Naciisma Registaro de Nankino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Murskribaĵo laŭdanta Ŭang Ĝingŭeiř.
Ŭang Ĝingŭei bonvenigas naziismajn diplomatojn.

La Naciisma Registaro de Nankino (en tradicia ĉina: 南京国民政府; en piĝino: Nánjīng Guó Mín Zhèngfǔ), nomita ankaŭ Registaro de Ŭang Ĝingŭei, estis pupa registaro de la Japana Imperio en la Respubliko Ĉinio, kreita la 30an de marto 1940 en Nankino sub la estreco de Ŭang Ĝingŭei. Lia oficiala nomo estis fakte Respubliko Ĉinio (中華民國, Zhōnghuá Mínguó), sed ankaŭ estis uzita foje la nomo de Respubliko Ĉinio-Nankino. Aliaj ofte uzitaj nomoj fare de la historiografio estas "Reĝimo de Ŭang Ĝingŭei" (汪精卫政权, Wāng Jīngwèi Zhèngquán) aŭ simple "Reĝimo de Nankino".

La Registaro de Ŭang Ĝingŭei estis unu de kelkaj pupoŝtatoj de la japanoj dum la Dua ĉin-japana milito (1937-1945), kaj rivalo por la registaro de Ĉiang Kai-ŝek, kiu estis, per la sama nomo, Nacia Guberniestro de la Respubliko Ĉinio en Ĉongĉingo. Ŭang Ĝingŭei estis estinta membro de la maldekstra sektoro de la Kuomintango (KMT), kiu estis apartigita de la registaro de Ĉiang en marto 1940 luktante kontraŭ la japanaj invadantoj. Li postulis esti konsiderata la estro de la legitima registaro de la Respubliko Ĉinio, uzis la saman flagon kaj la saman blazonon kiel la Nacia Registaro de Ĝian Ĝieŝi. Tamen ĝi estis rekonata majoritate kiel pupoŝtato kaj ne ĝuis diplomatian agnoskon, escepte ĉe la ŝtatoj de la Antikominterna pakto.

La Naciisma Registaro de Nankino estis teorie reintegrado de kelkaj entoj kiujn Japanio estis establintaj en la nordo kaj centro de Ĉinio, inklude la organizojn de la Reformita Registaro de la Respubliko Ĉinio oriente, de la Provizora Registaro de la Respubliko Ĉinio norde, kaj de la Registaro Mengjiang en la Interna Mongolio. Tamen, kaj la norda Ĉinio kaj la Interna Mongolio restis relative liberaj el ties influo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • David P. Barrett kaj Larry N. Shyu, eld.; Chinese Collaboration with Japan, 1932-1945: The Limits of Accommodation, Stanford University Press, 2001
  • John H. Boyle, China and Japan at War, 1937–1945: The Politics of Collaboration (Harvard University Press, 1972).
  • James C. Hsiung kaj Steven I. Levine, eld., China's Bitter Victory: The War with Japan, 1937–1945 (Armonk, N.Y.: M. E. Sharpe, 1992)
  • Ch'i Hsi-sheng, Nationalist China at War: Military Defeats and Political Collapse, 1937–1945 (Ann Arbor: University of Michigan Press, 1982).
  • Frederick W. Mote, Japanese-Sponsored Governments in China, 1937–1945 (Stanford University Press, 1954).
  • Joseph Newman, "GoodBye Japan", New York, Marto 1942
  • Edward Behr, "The Last Emperor", Recorded Picture Co (Productions) Ltd and Screenframe Ltd, 1987
  • Agnes Smedley, "Battle Hymn of China"
  • Chiang Kai Shek, "The Soviet Russia in China"
  • Wego W. K. Chiang, "How the Generalissimo Chiang Kai Shek gained the Chinese- Japanese eight years war, 1937-1945"
  • Alphonse Max, "Southeast Asia Destiny and Realities", Institute of International Studies, 1985.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]