Saltu al enhavo

Mobilizo en Ĉeĥoslovakio en 1938

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mobilizo de Ĉeĥoslovaka armeo en 1938

Ĝenerala mobilizo de Ĉeĥoslovaka respubliko estis proklamita la 23-an de septembro 1938 kaj en tiu ĉi tago la respubliko enpaŝis en batalpretecon.

La senpera endanĝerigo de Ĉeĥoslovakio fare de la nazia Germanio gvidis en la jaro 1938 al proklamo de du mobilizoj – parta mobilizo en majo de 1938 sekve de maja krizo (eldonita de la tria registaro de Milan Hodža) kaj ĝenerala mobilizo en septembro de 1938 (eldonita de registaro de Jan Syrový).

Evoluo de eventoj

[redakti | redakti fonton]

Post estiĝo de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1918 estis formita Ĉeĥoslovaka armeo, kiu estis konstruata helpe de Franca soldata misio, kiu havis grandan influon por la ĉeĥoslovaka ĝenerala stabo. Post fazo de konsolido kaj fort rearmigo en la 1920-aj kaj la 1930-aj jaroj Ĉeĥoslovaka armeo fariĝis unu el plej bone ekipitaj armeoj en tiama Eŭropo.[1][2]

En la tempo de paco Ĉeĥoslovaka armeo havis pli ol 200 000 soldatojn en 17 infanteriaj diviziaj kaj 4 rapidajn diviziojn[n 1] kaj 50 000 rezervistojn.[3] Ekde duono de la 1930-aj jaroj estis konstruata ĉeĥoslovakaj limregionaj fotikaĵoj, en kies konstruado partoprenis ankaŭ konsilantoj, kiuj laboris dum konstruado de Maginot-linio en Francio. Ĝis aŭtuno de 1938 sukcesis plenumi intencojn de proksimume el unu kvarono. Malgraŭ tio eĉ a nefinitaj fortikaĵlinioj kreitaj de 262 objektoj de pezaj fortikaĵoj kaj proksimume 10 000 objektoj de malpezaj fortikaĵoj prezentis karakterizan plifortigon de la defendo en la minacanta milito, kaj preskaŭ finitaj sektoroj en ĉirkaŭaĵo de Ostrava, Opava-regiono kaj ĉirkaŭaĵo de Králíky kreis por la malamiko nur malfacile venkeblan obstaklon. Gvidi la konstruadon de la fortikaĵoj estis komisiita generalo Karel Husárek.[4][5]

En la jaro 1936 estis rilaborita mobiliza plano, kiu destinis kunvokon de pli ol 972 000 soldatoj, el kiuj devis esti dislokita 60 % en Moravio, 25 % en Bohemio kaj 15 % en Slovakio, plejparte eur la limo kun Germanio, Aŭstrio kaj Hungario, same kiel kun Pollando. Devis esti inter ili pli ol 192 000 soldatoj de la germana kaj pli ol 61 000 soldatoj de la hungara deveno; estis planite, ke ili estios dislokitaj en Slovakio aŭ en Subkarpata Rusio, ne en limregionaj regionoj kun Germanio.[6][7]

Majo de 1938

[redakti | redakti fonton]

Printempe de la jaro 1938, kelke da semajoj post anŝluso de Aŭstrio, la situacio en ĉelimejaj regionoj alligantaj al Regno estis tre streĉita, okazis radikaligo de sudetgermanoj kaj iliaj organizaĵoj. La registaro de Milan Hodža estis pere de duobla agento Paul Thümmel informita pri relaborita plano de operaco Fall Grün de Adolf Hitler, laŭ kiu Ĉeĥoslovakio devis esti atakita la 21-an de aŭgusto 1938. Sed tiuj ĉi informoj estis konsiderataj kiel malmulte konfidemaj.

Sed la britaj raportistoj kaj la ĉeĥoslovakaj raportistaraj servoj tiutempe donis informojn pri koncentriĝo de soldataroj de Wehrmacht en Saksio kaj la nordorienta Bavario. La taĉmentoj devis esti konsisto de dek divizioj, kiuj ĉi tie amasiĝis, kiel indikis la agenturaj raportojn el la 18-a kaj la 19-a de majo 1938. Sub la influo de tiuj ĉi raportoj la registaro dum eksterordinara kunsido vespere la 20-a de majo 1938 decidis parte mobilizi la armitajn fortojn. Sekve estis proklamita gardado de limoj. Samtempe estis fare de ministerio de enlando ordonita batalpreteco de batalionoj de Gardistaro de defendo de ŝtato (GDŜ). Trupoj de GDŜ, plifortigitaj je alvokitaj soldataj rezervoj, komencis okupi la limregionon, inkluzive de objektoj de la malpezaj fortikaĵoj.[8] Alvokitaj estis 180 000 soldatoj en rezervo al nesufiĉe okupitaj postenoj. La armeo por mallonga tempo pligrandiĝis al 380 000 personoj. Analizo de la franca ĝenerala stabo ekzemple indikis, ke en Germanio temas nur pri transŝovoj de taĉmentoj en novajn ekzercspacojn ĉe Grafenwöhr en Bavario kaj Königsbrück en Saksio.[9][10][11]

Post la parta mobilizo akiris Sudetgermana partio (SdP), kiu intertempe atingis nombron de 1,3 milionoj de membroj, proksimume 90 procentojn de voĉoj de germana balotintoj en komunalaj balotoj en 1938. Presaro en Ĉeĥoslovakio prezentis tiun ĉi partan mobilizon kiel triumfon kaj malvenkon de Germanio.[12]

Post trankviliĝo de la situacio estis la 13-an de junio 1938 la gardado de limoj nuligita, la taĉmentoj de GDŜ komencis retiriĝi reen kaj la armeaj rezervistoj estis tralasitaj hejmen. Sed ties plua sekvo estis kresko de aktiveco de membroj de la sudetgermana movado: en granda kvanto el Germanio kontrabandis en Ĉeĥoslovakion armilojn kaj propagandan materialon, kaj ili faris spionan agadon. La limregiona servo ne kapablis tiun ĉi impetegon priregi, ĉar tiel okazis sur teritorio kun granda supero de la sudetgermana loĝantaro, kiu el pli granda plimulto perceptis tiun ĉi agadon kiel helpon de sia "ĝusta patrujlando".

La 3-an de aŭgusto 1938 komencis agadon Misio de Runciman, kiu estis kulmino de klopodo de Granda Britio kaj Francio je diplomata solvo de la sudetgermana problemo. La misio estis sendita en Ĉeĥoslovakion kun intenco akiri ĝeneralan ekscion pri la kriza situacio.[13] Sed la misio komence de septembro fiaskis.

Proklamo de mobilizo

[redakti | redakti fonton]

Mobilizo estis proklamita la 23-an de septembro 1938 je la 22:15 horoj, ĝi okazis rapide kaj sukcese. La unuaj rezervistoj komencis koncentriĝi ĉe siaj formacioj tuj post la proklamo de mobilizo.

La mobilizo alvokis 18 jaroj de la I-a rezervo de ĉiuj armiloj kaj servoj kaj plu parton de membroj de la II-a rezervo – bezonataj specialistoj. Sume estis alvokitaj 1 250 000 viroj en armilon inkluzive de tiuj, kiuj estis alvokitaj jam antaŭ komenco de la mobilizo. Plu estis je dispono 350 tankoj, 5000 artileriaj paftuboj kaj 950 batal-aviadiloj.

Kontraŭe al ordono de la gvidanto de sudetgermanoj Konrad Henlein rekrutiĝis proksimume 40 % sudetgermanoj, sed ne estis evidente, ĉu la armeo povas fidi je ili.[14] La armea stabo estis transloĝigita en kastelon en Račice en Vyškov-regiono.[14]

Malmobilizo

[redakti | redakti fonton]

Pri la malmobilizo de la armeo decidis post akcepto de Munkena interkonsento (la 30-an de septembro 1938) kaj sekva abdiko de prezidento Edvard Beneš (la 5-an de oktobro 1938) la ministeria konsilataro la 6-an de oktobro 1938. La malmobilizo devis okazi en kvin etapoj, el kiuj la unua devis okazi la 9-an kaj la 10-an de oktobro kaj la lasta la 15-an de decembro 1938.[15][16]

  1. Konsistantaj el unu rajdista kaj unu motorizita brigado.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. STEHLÍK, Eduard. Srdce armády (Generální štáb 1919–2009). Praha: AVIS, 2009. 2. vyd. (ISBN 978-80-7278-515-5). S. 30, 32. Alirebla ankaŭ el: http://www.mocr.army.cz/assets/multimedia-a-knihovna/publikace/utvary-zarizeni/09-srdce-armady---2---rozrirene---ce.pdf#page=36 (el Retarkivo 20161231173052)
  2. DUHAN, Peter. Bojovat či nebojovat? 29. září 2008 [cit. 9. 1. 2020]. In: Český rozhlas. Dostupné z: http://www.rozhlas.cz/cro6/komentare/_zprava/499313
  3. STEHLÍK, Eduard. Srdce armády (Generální štáb 1919–2009). Praha: AVIS, 2009. 2. vyd. (ISBN 978-80-7278-515-5). S. 32. Alirebla ankaŭ el: http://www.mocr.army.cz/assets/multimedia-a-knihovna/publikace/utvary-zarizeni/09-srdce-armady---2---rozrirene---ce.pdf#page=36 (el Retarkivo 20161231173052)
  4. ŠRÁMEK, Pavel. Čs. opevnění do roku '39. In: Československé vojenství [online]. 2. 3. 2006 [cit. 9. 1. 2020]. Alirebla el: http://armada.vojenstvi.cz/predvalecna/opevneni/1.htm
  5. MÁČE, Jan. Rok 1938: Přípravy na konflikt. In: Armádní technický magazín. 2008, č. 9. Alirebla ankaŭ el https://legacy.blisty.cz/files/2008/10/11/atm_200809_90-vyroci_8.pdf/ (el Retarkivo 20171224213650)
  6. KOSTRBA-SKALICKY, Oswald. Bewaffnete Ohnmacht. Die tschechoslowakische Armee 1918–1938. In: BOSL, Karl, ed. Die Erste Tschechoslowakische Republik als multinationaler Parteienstaat: Vorträge der Tagungen des Collegium Carolinum in Bad Wiessee vom 24. bis 27. November 1977 und vom 20. bis 23. April 1978. München: Oldenbourg, 1979, s. 439–527; s. 520. (ISBN 3-486-49181-4). Alirebla ankaŭ el: http://ostdok.de/id/BV003299465/ft/bsb00049459?page=520&c=solrSearchOstdok vifaost.de/
  7. KOSTRBA-SKALICKY, Oswald. Bewaffnete Ohnmacht. Die tschechoslowakische Armee 1918–1938. In: BOSL, Karl, ed. Die Erste Tschechoslowakische Republik als multinationaler Parteienstaat: Vorträge der Tagungen des Collegium Carolinum in Bad Wiessee vom 24. bis 27. November 1977 und vom 20. bis 23. April 1978. München: Oldenbourg, 1979, s. 439–527; s. 514. (ISBN 3-486-49181-4). Dostupné z: http://ostdok.de/id/BV003299465/ft/bsb00049459?page=514&c=solrSearchOstdok/
  8. (2007) Stráž obrany státu: 1936–1939. Mladá Boleslav: Československá obec legionářská – Jednota Mladá Boleslav a Ing. Jan Škoda-FORTprint, p. 126. ISBN 978-80-86011-34-9.
  9. STRAKA, Karel. Částečná mobilizace v květnu 1938: od domněnek k faktům. In: Vojenský historický ústav Praha [online]. [B. r.] [cit. 9. 1. 2020]. Alirebla el: http://www.vhu.cz/castecna-mobilizace-v-kvetnu-1938-od-domnenek-k-faktum/
  10. DUROSELLE, Jean-Baptiste. La décadence (1932–1939). Paris: Imprimerie nationale, 1979. S. 338.
  11. HILDEBRAND, Klaus. Das Dritte Reich. 4. Aufl. München: Oldenbourg, 1991, s. 33. (ISBN 3-486-48924-0).
  12. HOENSCH, Jörg K. Geschichte der Tschechoslowakei. 3., verbesserte und erweiterte Auflage. Stuttgart: Kohlhammer, 1992. 253 s. (ISBN 3-17-011725-4). S. 83 kaj sekv.
  13. HEYDECKER, Joe J. a LEEB, Johannes. Norimberský proces. V Praze: Ikar, 2007, s. 256. (ISBN 978-80-249-0940-0).
  14. 14,0 14,1 Pacner, Karel. (2012) Osudové okamžiky Československa. Praha: Nakladatelství BRÁNA, p. 163–167. ISBN 978-80-7243-597-5.
  15. Pazdera​, Pavel. Mobilizace čs. branné moci 1938 památným dnem AČR. Unob.cz. Alirita 2020-10-5.
  16. Straka, Karel. (2007) Československá armáda, pilíř obrany státu z let 1932-1939. Praha: Ministerstvo obrany České republiky, p. 130–131. ISBN 978-80-7278-376-2.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • BENEŠ, Jaroslav. Stráž obrany státu: 1936-1939. Dvůr Králové nad Labem: Fortprint, 2007. 367 s. (ISBN 978-80-86011-34-9).
  • BOSL, Karl, ed. Die Erste Tschechoslowakische Republik als multinationaler Parteienstaat: Vorträge der Tagungen des Collegium Carolinum in Bad Wiessee vom 24. bis 27. November 1977 und vom 20. bis 23. April 1978. München: Oldenbourg, 1979. 579 s. Bad Wiesseer Tagungen des Collegium Carolinum. (ISBN 3-486-49181-4).
  • HEYDECKER, Joe J. a LEEB, Johannes. Norimberský proces. V Praze: Ikar, 2007. 734 s. (ISBN 978-80-249-0940-0).
  • HILDEBRAND, Klaus. Das Dritte Reich. 4. Aufl. München: Oldenbourg, 1991. 323 s. Oldenbourg Grundriss der Geschichte; 17. (ISBN 3-486-48924-0).
  • Kvaček, Robert. (2011) Československý rok 1938. Praha: BVD. ISBN 978-80-87286-11-1.
  • ŠRÁMEK, Pavel. Československé stálé opevnění z let 1935–1938. Armády, technika, militaria. 2005, roč. 3, č. 12, s. 70–72.

Rilataj artikoloj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]