Die Teufelskicker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la diablaj futbaluloj
filma afiŝo
filma afiŝo
filmo
Originala titolo Die Teufelskicker
Produktadlando  Germanio
Originala lingvo germana
Kina aperdato 11-a de marto 2010
Daŭro 111 minutoj
Ĝenro infanaj filmoj
Kameraado Jörg Widmer
Reĝisoro(j) Granz Henman
Produktisto(j) Patrick Zorer kaj aliaj
Scenaro Christoph Silber kaj Granz Henman
Laŭ la verko de (fakte laŭ serio da infanlibroj de) Frauke Nehrgang
Filmita en  Germanio
Muziko de Reinhold Heil kaj Johnny Klimek
Ĉefrolantoj
Distribuo Phoenix Film, Germanio
IMDb
vdr

Die Teufelskicker estas germana infana filmo de 2010. Ĝi rakontas la historion de 12-jara knabo, Moritz (prononco "Moric"), kiu vivas senzorgan vivon kiel sola infano de profesie sukcesaj, junaj gepatroj en vilao de nobla antaŭurbo de germana metropolo: La nomo "Hulstorf" de la vilaa antaŭurbo kaj ties aŭtokodo estas inventitaj, sed povus bone temi pri malcentra kvartalo de Hamburgo. La knabo entuziasmas pri futbalo, kaj la patro estas trejnisto de la infana futbala teamo de sia filo - domaĝe nur, ke la kunteamanoj tre nerviĝas pri Moritz, kiu meze de decida matĉo revas esti mondfama profesia futbalisto kaj per sia revado kaŭzas humiligan malvenkon de la teamo. La juna patrino vidas sian filon kiel ĉarma infaneto kaj ne vere komprenas la socian streson de li; sed ŝi tre bone komprenas la situacion, kiam ŝi surprizas sian edzon kisanta sian belan sekretariinon. Tuj ŝi pakas la valizojn kaj la filon en aŭton, nuligas sian laborpostenon kaj translokiĝas al sia patro, la avo de Moritz.

Por Moritz la forta reago de la patrino estas ŝoko: La avo vivas en malbelega industria urbo, videble en la okcidentgermana industria Ruhr-Regiono (la nomo kaj aŭtokodo de la dua urbo, "Epplaken", same estas inventitaj, sed aludoj montras similaĵojn al Dortmund), loĝas en preskaŭruiniĝinta domo, konsumas grandan kvanton da biero kaj estas amariĝinta cinikulo. En la nova lernejo, malbela betonkonstruaĵego, la knabo ne sentas sin bonvenigata de la novaj samklasanoj, kaj en la futbalklubo de la nova urbo li eĉ estas malferme malbonvenigata kaj turmentata fare de riĉula knabo, Marc, ĉefo de la senkonkurence sola tiuaĝa futbalteamo en la urbo, kiu pro antaŭa renkontiĝo malamikas al Moritz. La patro de Marc, riĉa kaj malsimpatia investisto kiu en la urbo konstruas kaj posedas vendejajn centrojn kaj hotelojn, estas la trejnisto de la futbalteamo de sia filo, kaj aktive subtenas la arogantan fieron de la filo.

Moritz volas regajni sian infanan dignon kaj spiti al Marc: Tial li kolektas bandon da "strataj infanoj" el sia lernejo, akrobatemaj sed futbale netrejnitaj unuopuloj, por kaŝe trejniĝi en ruiniĝinta eks-stadiono kaj aliaj nekutimaj lokoj cele al starigo de "strata" futbala teamo konkurenca al la prestiĝa teamo de Marc. Montriĝas ke la avo de Moritz, malsukcesa noktgardisto en unu el la entreprenoj de la patro de Marc, estas malnova konatulo de li, mem interesiĝas pri regajno de sia propra digno, kaj tial aktiviĝas por forĝi la ĥaose individuemajn "stratajn infanojn" al futbala teamo. Kaj surprize por la plenkreskuloj la "senŝanca", senrenoma strata bando de "diablaj futbaluloj" havas ŝancon venki la prestiĝan konkurencan teamon.

Fono[redakti | redakti fonton]

Inter adoleskuloj de okcidenta Eŭropo, la filmo rapide akiris renomon jam pro tio, ke tri el la infanaj roluloj - en la momento de la filmo ĉiuj 12-jaraj - estas anoj de tiujare famiĝinta knaba popmuzika grupo, nomata Apollo 3. La filmo bone kontrastigas kaj skizas riĉecon kaj malriĉecon de la du prezentataj "fantaziaj" urboj, de la du konkurantaj futbalteamoj kaj de la prezentataj familioj el malsamaj sociaj tavoloj: Kvankam ofte Germanio estas prezentata kiel ŝtato en kiu ĉiuj civitanoj similnivele prosperas kaj ne ekzistas diversaj sociaj klasoj, la filmo - sen havi politikan mesaĝon - humure ja elstarigas sociajn diferencojn. Ne nur eblas rekoni la vilaan unuan urbon kiel Hamburgo kaj la duan, industrian urbon kiel Dortmund, sed ankaŭ la vestaĵoj de la du "normalaj" knabaj futbalaj teamoj tre similas tiujn de la renomaj futbalaj kluboj Hamburger Sportverein kaj Borussia Dortmund ... la malriĉaj ĉemizoj de la strata teamo, la "diablaj futbaluloj", kontraste similas al neniu ajn klubo, maksimume al la strata kulturo de hiphopo.

En la revoj de la knabo Moritz du konataj realaj futbalistoj, Philipp Lahm kaj Lukas Podolski, havas gastrolojn en la filmo: Nelaste ilia apero en la filmo pintigas la preskaŭreligian entuziasmegon de la geknabaj roluloj por futbalado kaj per tiu troigo iom mokas ĝin. Post granda sukceso de antaŭa germanlingva serio da infanaj libroj, sonlibroj kaj kinejaj filmoj pri infana futbalado, "Die Wilden Kerle", jen ekestis plia, inter okcidenteŭropaj infanoj furora, kineja filmo pri tiu temo. Sekva, dua filmo, kiu daŭrigu la sukceson, estis planata kaj en majo 2010 komenciĝis publika serĉado de pliaj knabinaj futbalantoj - tamen fine ĝis komenco de 2013 la produktado ne realiĝis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]