Dietmar Alexa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dietmar Alexa
Persona informo
Naskiĝo 16-an de septembro 1941 (1941-09-16) (82-jaraĝa)
Lingvoj latina vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dietmar ALEXA (naskiĝinta la 16-an de septembro 1941 en Silezio) el Werne, Germanio (latinigite ankaŭ: Marius Alexa Silesius) estas germana muzikisto, violonisto, linguikisto et latinlingva verkisto.

Li estis longtempe vicprezidanto de la asocio L.V.P.A., kiun estris s-ino Inge Pessara-Grimm, troviĝante inter la fondintaro. Li starigis la teorion de "pravorto" (germane: Urworttheorie).

Honorpoeziaĵoj[redakti | redakti fonton]

Omaĝe al li la fama latinlingva poeto Alain van Dievoet skribis laŭdpoemon naskiĝtagdatrevenan en septembro 2001, kiu jenas: Primum te novi prope litus amoenum, o Alexa, / Vestendae, miro micuit cum Belgica sole. / Primus tu fueras inter quos ore rotundo / audivi Latia dici diverbia lingua. / Semper in aure sonat violinae cantus acutus, / qua nos tunc iuvenes, iuvenis gaudere iubebas, / semper adhuc fluctus repetunt tua carmina, Alexa! / Quam rapido cursu fugere haec tempora pulchra / quorum testis ades, tu praecipuusque creator. / Tunc tibi sub risu florebat barba nigrescens, / nunc tibi sub risu canescit barba perenni.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Das Urwort, Werne: Urwort-Verlag, 2009.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Traduko: "Unue mi renkontis vin proksime de la marbordo de Westende sub la brilanta suno de Belgio. Vi estis la unua persono, de kies ronda buŝo mi aŭdis vortojn latiajn endialogajn. En miaj oreloj ade sonas la akraj violonaj sonoj per kiuj vi ĝojigis nin kiuj junaĝis. Ĝis nun viaj poemoj fluon sian ripetas, Alexa! Kiel rapide forfuĝis tiaj ĉi tempoj belaj, de kiuj vi ĉeestas atestanto kaj kreinto ĉefa. Tiam floris barbo nigra en ridanta vizaĝo, nun al vi floras griza barbo porĉiama."

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]