Dietmar la 2-a (Salcburgo)
Dietmar la 2-a (ankaŭ: Theotmar aŭ Thietmar; mortinta la 28-an de julio 1041 en Salcburgo) estis salcburga arkiepiskopo en la 11-a jarcento.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Konsekriĝo episkopa estis en la 21.12.1025, ricevo de la paliumo en la 21.7.1026. Krome, li akiris en 1027 la rajton, en urĝaj kazoj kaj ene de Salcburgio, mem decidadi anstataŭ la papo - kio novas por salcburgaj episkopoj! El tio evoluis la tradicio de legatus natus, do aŭtomata legata digneco de la salcburga metropolito. Jam depost 1179 la salcburgaj suverenoj rajtis porti dum solenaĵoj legatan purpuron. En 1023 li konsekris la Ulriko-kapelon apud monaĥinejo Nonnberg.
Kune kun reĝo Konrado la 2-a li iris en 1027 Italujon por ĉeesti la solenan kroniĝon fare de papo Johano la 19-a. Tiuokaze Dietmar ankaŭ partoprenis en al papa sinodo en la 6.4. estonte poste ĉiam obeema al sia imperiestro. Konrado tion kompensis per donaco de du forst-teritorioj en Supra Bavario kaj de larĝa arbarrando de Auwald situanta je ambaŭ bordoj de Salzach, sude de Salcburgo ĝis rojo Schwarzenbach apud Abtenau: antaŭe li tie nur havis la rajton ĉasadi kaj fiŝkaptadi. Sekvis aliaj arbar-donoj.[1]
La konradan posteŭlon Henriko la 3-a li renkontis jam malmultajn monatojn post ties surtroniĝo. Konrado ankoraŭ helpis dum nesukcesa kampanjo de la freŝbakita reĝo Henriko kontraŭ duko Břetislav la 1-a de Bohemujo. Baldaŭ post tio Dietmar forpasis.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Heinz Dopsch, Hans Spatzenegger (eld.): Geschichte Salzburgs, Stadt und Land.Volumo I/1, Pustet, Salzburg 1988, ISBN 3-7025-0243-2, p. 229- 436