Dikradika hipokero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dikradika hipokero

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Subklaso: Asteredoj Asteridae
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Hipokero Hypochaeris
Specio: Dikradika hipokero
Hypochaeris radicata
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Dikradika hipokero (Hypochaeris radicata) estas plurjara, malalta, manĝebla herbo en la familio Asteracoj (Asteraceae). Ĝi estas indiĝena en Eûropo, sed estas enkondukita ankaŭ en Usonon, Japanion, Aŭstralion kaj Novzelandon, kie ĝi povas esti invada trudherbo.

Botaniko[redakti | redakti fonton]

La folioj, kiuj povas esti ĝis 20 cm longaj, estas lobaj kaj kovritaj de fajnaj haroj, formante malaltan folirozeton ĉirkaŭ centra aksradiko. Dubranĉaj tigoj surhavas helflavajn florkapojn, kaj kiam tiuj maturiĝas ili formas semojn ligitajn al ventportataj "paraŝutoj". Tranĉite, ĉiuj partoj de la planto eligas laktecan sukon.

Diferencoj disde leontodoj[redakti | redakti fonton]

La planto estas konata ankaŭ kiel "falsa leontodo" pro tio, ke oni ofte konfuzas ĝin kun veraj leontodoj. Ambaŭ plantoj havas similajn florojn, kiuj formas ventportatajn semojn. Tamen, la fortigoj de hipokero estas dubranĉaj kaj solidaj, dum leontodoj havas nedividitajn tigojn kiuj estas kavaj. Ambaŭ plantoj havas folirozeton kaj centran aksradikon. La folioj de leontodoj estas dentaj laŭ aspekto, dum tiuj de hipokero estas pli lob-formaj kaj harplenaj. Ambaŭ plantoj havas similajn uzojn.

Kuirartaj uzoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj partoj de hipokero estas manĝeblaj; plej ofte rikoltataj estas tamen la folioj kaj la radikoj. La folioj havas banalan guston sed povas esti manĝataj krudaj en salatoj, vaporkuiritaj, aŭ kirlfrititaj. Maljunaj folioj povas iĝi malmolaj kaj fibraj, sed relative junaj folioj estas taŭgaj por konsumo. Kontraste al la manĝeblaj folioj de leontodo, hipokeraj folioj nur malofte havas iom da amareco. En Krito (Grekio), oni manĝas la foliojn de vartiaĵo nomata παχιές ( paĥiés) aŭ αγριοράδικα ( agriorádika) boligitaj aŭ vaporkuiritaj.