Hipokero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hypochaeris uniflora
Unuflora hipokero
Unuflora hipokero
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Subklaso: Asteredoj Asteridae
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Hipokero Hypochaeris
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Hipokero, latine HypochaerisHypochoeris, estas genro de plantoj en la familio Asteracoj (Kompozitoj) kaj subfamilio Cikorioideoj. Ĝi entenas proksimume 60 speciojn, el Sudameriko, Eŭrazio kaj Nordafriko.
Temas pri herboj plurjaraj, kun folioj ĉefe en baza rozeto kaj kapituloj el ĝenerale flavaj langetfloroj, inter kiuj troviĝas brakteetoj. La frukto havas papuson kun plumaj haroj. Tiuj plantoj ofte similas leontodojn.

Kelkaj specioj[redakti | redakti fonton]

  • Hypochaeris achyrophorus
  • Hypochaeris brasiliensis
  • Hypochaeris chiliensis
  • Hypochaeris glabra
  • Hypochaeris maculata
  • Hypochaeris radicata, Dikradika hipokero
  • Hypochaeris robertia
  • Hypochaeris uniflora


Plumaj haraĵoj de papuso de Hypochaeris glabra.