Cikorioideoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cikorioideoj, latine Cichoriodeae, estas subfamilio de la planta familio Asteracoj. Ĝi enhavas proksimume 240 genrojn kaj 2900 speciojn.
Klasike Cikorioideoj estas herboj kun latekso kaj kapituloj el nur langetfloroj. Sed genetiko montris, ke aliaj genroj el Asteracoj kun diversaj karakteroj fakte apartenas al tiu subfamilio, kiu tial iĝas morfologie tre malfacile difinebla.
Plej konataj genroj el tiu subfamilio estas Cikorio, Taraksako (Leontodo), Laktuko kaj Tragopogo, tio estas plantoj kun manĝeblaj tigojfolioj.

Ordinara cikorio
Legoma sonko
Oranĝa piloselo


Fruktoj de plurjara laktuko