Diogo Homem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diogo Homem
Persona informo
Naskiĝo en 1521
Morto en 1576 (55-jara)
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio
Okupo
Okupo kartografo
vdr
Havenmapo de la Mediteraneo de Diogo Homem, 1563. Biblioteca Nazionale, Florenco.

Diogo HOMEM (1521–1576) estis portugala kartografo, filo de Lopo Homem kaj membro de familio de kartografoj.

Pro krimo de murdo okazinta en portugala setlejo en Maroko, en kiu li estis komplotinta, li estis devigita ekziliĝi el Portugalio, unue en Anglion, kaj poste en Venecion. Estis tie kie li produktis nombrajn manuskriptajn atlasojn kaj mapojn, multaj el ili pri Mediteraneo.

La verkoj de Diogo Homem estas de esceptaj grafika kvalito kaj beleco, kaj estas konservitaj en Italio, Aŭstrio, Britio, Francio, Usono kaj Portugalio.