Dirk Frimout
Aspekto
| Dirk Frimout | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 21-an de marto 1941 (84-jaraĝa) en Poperinge |
| Ŝtataneco | Belgio |
| Alma mater | Genta Universitato Universitato de Koloradio |
| Familio | |
| Patro | Michel Joseph Cornelius Frimout (mul) |
| Patrino | Maria Eudoxia Cornelia Merlevede (mul) |
| Frat(in)o | Cyr Frimout (en) |
| Okupo | |
| Okupo | inĝeniero fizikisto astrofizikisto kosmonaŭto astronomo |
Dirk Dries David Damiaan Frimout (naskiĝis en Poperinge la 21-an de marto 1941) estis la unua flandra kaj belga kosmonaŭto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Diplomoj
[redakti | redakti fonton]- 1959 - diplomo pri mezgrada instruado, akirita en la Reĝa Ateneo Voskenslaan en Gento.
- 1963 - diplomo de elektronika inĝeniero
- 1970 - doktoriĝis en la aplikata fiziko en la universitato de Gento.
- 1972 - postdoktoriĝa diplomo en la laboratorio pri atmosfera kaj spaca fiziko en la Universitato de Koloradio.
- 1992 - doktoro pro honoro en la universitato de Gento.
Prispaca kariero
[redakti | redakti fonton]- 1977 - kandidatiĝas kiel kosmonaŭto.
- 1978-1984 estas koordinanto de la skipo de Spacelab-1 en ESA (European Space Agency).
- 1984-1989 laboras en la sekcio mikrogravito de ESTEC kun EURECA en Spacelab-1.
- 24-a de marto - 2-a de aprilo 1992 - Frimout orbitas kiel 1 el la 7 kosmonaŭtoj en la kosmopramo Atlantis ĉirkaŭ la tero.
Honoro
[redakti | redakti fonton]- La asteroido 5115 Frimout (malkovrita de la belga astronomo Eric Walter Elst) estis tiel nomita en lia honoro
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle NASA-biografio de Frimout
- nederlande Euro Space Foundation Arkivigite je 2021-09-23 per la retarkivo Wayback Machine

