Diskuto:Dunombro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi proponas ŝanĝi la titolon de ĉi tiu paĝo al "dunombro". "Dualo" estas neoficiala radiko. Vidu ankaŭ la jenan rimarkon en la Reta Vortaro: "Kompare kun la naturismaj terminoj singularo, dualo, pluralo la sistema serio ununombro, dunombro, multenombro, iniciatita de Zamenhof, estas ne nur pli radikŝpara, sed ankaŭ pli riĉa: ekzistas lingvoj kiuj gramatike markas „trinombron“ kaj „kvarnombron“, por kiuj en la naturisma serio mankas terminoj." Kion opinias la aliaj pri ĉi tiu propono? Marcos 10:30, 16. Nov 2010 (UTC)

  1. Por Por: , kvankam mi komprenas ambaŭ formojn. Sed esperanto ja estas lingvo por la tuta mondo, ne nur por eŭropo. --Tlusta 11:01, 16. Nov 2010 (UTC)
Mi nun efektivigis la titolŝanĝon. Marcos 14:09, 6. Dec 2010 (UTC)

Ĉu erar'?[redakti fonton]

«Kontraste al la ununombro kaj la nepreciza multenombro la dunombro signas duon de la priskribataj elementoj». Mi opinias ke estas eraro en la frazo. La sufikso -on- oni uzas por indiki divido. Duono = , ne du aferoj aŭ «paro» da aferoj. --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 01:02, 25 Mar. 2013 (UTC)

ne temas pri la sufikso on, sed pri la akuzativo de duo. PaulP@diskkont 08:49, 25 Mar. 2013 (UTC)
Mi pensas, ke PaulP pravas. Oni do bone distingu la sufikson -on- disde la akuzativo de substantivo, eĉ se la propra lingvo ne plu havas funkciantan akuzativon ĉe substantivoj. Do, ĉikaze estas granda diferenco inter duon (akuzativo) kaj duono (nominativo kun la sufikso -on-). --Tlustulimu (diskuto) 09:25, 25 Mar. 2013 (UTC)
Prave, kvankam mi pensas ke la frazo ne estas tutklara, kaj eblas miskompreni --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 18:47, 27 Mar. 2013 (UTC)

Makedona[redakti fonton]

Saluton. Kiu foje aldonis la makedonajn ekzemplojn? Komparante ilin kun aliaj slavaj lingvoj, mi havas la impreson, ke ĉe la dua kaj tria makedonaj ekzemploj la genro estas malĝuste indikita. Ĉu eble denaskulo povus kontroli tion? --Tlustulimu (diskuto) 15:49, 24 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Ĉar neniu reagis ĉi tie, eble ĉar denaskuloj malofte aktivas ĉi tie, mi mem ĵus korektis la transprenitan fuŝon. --Tlustulimu (diskuto) 16:34, 24 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
Intertempe mi denove korektis la artikolon. Post respondo en la germana diskutopaĝo mi eĉ forprenis la ĉapitron pri la makedona lingvo. Sed mi eĉ aldonis ion laŭ la germana artikolo de:Dual (Grammatik). --Tlustulimu (diskuto) 10:30, 25 maj. 2021 (UTC)[Respondi]