Saltu al enhavo

Diskuto:Ĉielarka triĥogloso

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En PIV aperas "kolumo" kiel vestoparto, dum kolo estas tio kion ni vidas nature ĉu en persono, birdo, aŭ eĉ aĵo. Eble ankaŭ mi iam nomis birdospecion per kolumo anstataŭ per kolo, konsiderante, ke kolumo povas esti pluma, sed certe mi nomis kelkajn uzante kolon, kio krome malpezigas la kunmetaĵon. Ekzemple ni vidas nigrecan kolon de ĉimpanzo pro ties haroj, ne pro la koloro de ties haŭto kaj ni ne dirus kolumon; ni povas vesti tiun ĉimpanzon per homaj vestoj (multaj faris tion) kaj tiuokaze temus pri kolumo, dum la natura restas kolo. La diferenco vere estas nuanco, kaj mi volis nur helpi. Vi rajtas konsideri tion iel ajn. kani (diskuto) 15:25, 9 jul. 2024 (UTC)[Respondi]

Kolumo estas relative kutime uzata vorto por certa parto de birda plumaro, vidu ekzemple kolumpapago. Ĉu ĝi estas bona termino ĉi kuntekste mi ne certas, sed se oni uzas ĝin tiel, do kial ne daŭre uzi? Goren (diskuto) 20:20, 9 jul. 2024 (UTC)[Respondi]