Diskuto:Ĝermolisto de italaj esperantistoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

2012.05.08: Mi estas Dario Besseghini. Mi komprenas, ke estas riproĉinde mem redakti informojn pri si, do mi ne faras, sed atentigas, ke en la nuna versio de tiu ĉi paĝo estas la jenaj eraroj pri mi: (1) Mi ne rajtas esti difinita “lingvisto” ĉar mi posedas nenian rilatan akademian titolon, nek aŭtoris ĉikampajn sciencajn publikaĵojn: laŭ mia universitata diplomo, mi estas matematikisto. Laŭ profesio, mi estas de pli ol dudek jaroj komputila sistemestro. (2) Mi laboras en la Universitato de Pizo, sed ne kiel docento. Mi estas en teknikista rolo, kiel dirite, komputila sistemestro. Mi nepre ne volas aparteni al la listo de tiuj esperantistoj, kiuj blufe prezentas sin kiel universitataj profesoroj. Okazis, ke mia Universitato kontraktis al mi instruan postenon, sed tio tute ne rajtigas min je la nomo “docento”. Krome, en la lastaj 15 jaroj mia partopreno en la E-medio estis praktike nula, kaj mi forte dubas, ĉu entute indas meti min en iun ajn tian (ĝermo)liston.

Saluton al ĉiuj, cetere!

2013.03.17: Post pli ol dek monatoj neniu rimarkis mian plendeton kaj mi do sentas min rajtigita mem korekti, ke mi estas nek lingvisto nek universitata docento. Jam tro multaj blufas pri tio. Ĝis iam!

Ne ĉiuj de la pli ol 300 000 diskutpaĝoj de vikipediaj artikoloj leĝiĝas daŭre de ĉiuj redaktantoj, tial povas facile okazi ke iu noto tie ne atentiĝas dum semajnoj, dek monatoj aŭ dek jaroj. Pli konkrete oni povas kontakti certan redaktanton per sia propra diskutpaĝo. Kompreneble estas bone kaj laŭdinde ne blufi per troigitaj asertoj kaj ĝustigi ilin al fakte ĝustaj indikoj - Mi tre komprenas ne voli fari tion mem, sed se tia peto ne rimarkiĝas, laŭ mi tute ne estas riproĉinde fari la ĝustigon mem, ĉar ĉiukaze estas fakta plibonigo. Kaj pri la demando ĉu entute indas meti vian aŭ iun nomon en tian liston, la respondo estas, jes, indas, se ie en vikipedio alikaze estus iu ruĝa nomo "Dario Besseghini" de ligilo neekzistanta. Via nomo laŭ nuna stato eĉ menciiĝas en kvin historiaj artikoloj Esperanto-movadaj, kaj tutcerte indas havi bazajn informojn ĉi tie. Bedaŭrindas ke vi devis mem ĝustigi la tekston pri vi, sed certe neniu pridubas la ĝustecon de la korekto, aparte ĉar pri la antaŭaj asertoj ne estis skribaj referencoj. Nun la informero aspektas tute bona laŭ mi: mi ankoraŭ ŝanĝas ligilon "universitato de Pizo" al universitato de Pizo. Se teksto havas pli ol tri frazojn kaj estas informoj por informkesto dekstre (ĉi tie mankus nur naskiĝdato kaj eble -loko), laŭ la ideo de la ĝermolisto ankaŭ pravigeblus elporto al vera artikola ĝermo. Sed tio estas nur detalo: bonas havi iun bazan informon, ĉar se ne ĉi tie, kie alie oni trovus tian informon? Ja la esperantlingva vikipedio fakte transprenis la rolon de "Enciklopedio de Esperanto de post 1934. Ĝis iam! ThomasPusch (diskuto) 07:56, 7 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Kial estas du sekcioj por 'O'[redakti fonton]

En la dua O sekcio estas prezentitaj homoj kun familia nomo komencanta per 'R'. HegedusImre (diskuto) 13:03, 6 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Ĉar ne estas iu ajn kialo por dua ĉapitro "O", mi ĵus korektis tion. Tlustulimu (diskuto) 13:34, 6 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

Kial iuj titoloj havas ruĝan ligilon?[redakti fonton]

Mi ĵus enmetis iujn membrojn de Florenca Esperanto-Asocio, kies ligiloj aperas ruĝaj, t.e. la rilataj paĝoj ne ekzistas, dum la ligiloj de la plej parto de nomoj estas bluaj kaj direktas al tiu ĉi paĝo. Kiel funkcias tio? Dankon. Esperanto-Florenco (diskuto) 15:12, 26 jan. 2023 (UTC).[Respondi]

Mi jam vidis ke la respondo al mia demando troviĝas komence de la paĝo. Esperanto-Florenco (diskuto) 20:53, 26 jan. 2023 (UTC).[Respondi]
@Esperanto-Florenco: Jes, vi trovis la ĝustan vojon. Mi dirus ke la novaj frazoj pri florencaj esperantistoj ĉiukaze estas bonvenaj, sed ili havas tre malmultan informon. Se Florenca Esperanto-Asocio fondiĝis en 1905, "Riccardo BORGIOLI, itala esperantisto, membro de Florenca Esperanto-Asocio" sen indiko pri jaro en kiu tiu frazo validis, povus esti florencano el la 19-a jarcento, kiu en 1895 lernis Esperanton, en 1905 estis fondomembro de la klubo kaj mortis en 1908, aŭ povus temi pri junulo de 2005, el la 21-a jarcento, kiu ekde tri jaroj helpas flegi la kluban retejon kaj baldaŭ finos la mezlernejon. Bone, se en frazo estas la verbo "estas" kaj oni povas kontroli ke la frazo metiĝis en 2023, tiam malverŝajnas ke temas pri florencano el la 19-a jarcento, sed eblas dedukti ke devus temi pri iu kiu ankoraŭ vivis en januaro 2023. Sed tamen, bonus meti iom pli da indikoj, plej bone naskiĝjaron kaj profesion, kaj eble iun taskon en kiu li aŭ ŝi menciindas en la loka klubo aŭ en Esperantujo ĝenerale. ThomasPusch (diskuto) 08:52, 7 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
@ThomasPusch Bone, dankon, mi serĉos pli detalajn informojn. Esperanto-Florenco (diskuto) 12:07, 7 jun. 2023 (UTC)[Respondi]