Diskuto:Ŝtala Alkemiisto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝtala Alkemiisto estas tro flua esperantigo por la titolo. Uzanto:NoKo kaŝis la tekston "Supoze, ĝia serio ne aperis kaj ne aperos en Esperanto, sed multe da tradukaĵoj aperas en diversaj lingvoj." kaj komentis "Kial ĝi ne aperos? Esperanto iam estos la plej konata lingvo en la mondo. Por ke ĝi aperu pli baldaŭ, sufiĉas simple traduki subtekstojn. (NoKo)". Laŭ mi "Esperanto iam estos la plej konata lingvo" estas lia espero sed ne povas aperi en la enciklopedio. Oni povas diri "ĝia serio ne aperis en Esperanto, sed multe da tradukaĵoj aperis en diversaj lingvoj." Do, la titolo estu la plej komuna "Fullmetal Alchemist" (vidu aliajn vikipediojn d:Q189562) kaj la esperantigo "Ŝtala Alkemiisto" estas uzebla interne en la artikolo.--Salatonbv (diskuto) 03:22, 22 Aŭg. 2014 (UTC)

"ĉiojn"?[redakti fonton]

Ĉu Ĉion sufiĉus? Sj1mor (diskuto) 14:40, 5 apr. 2024 (UTC)[Respondi]