Ŝtala Alkemiisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtala Alkemiisto
Originala titolo 鋼の錬金術師
Fullmetal Alchemist
Produktadlando Japanio
Originala lingvo la japana
Ĝenro aventuro, scienca fantasto
Mangao
Aŭtoro Hiromu Arakawa
Publikiginto Enix (ĝis 2003)
Square Enix (ekde 2003)
Magazino Monthly Shōnen Gangan
Aperdatoj aŭgusto 2001 — junio 2010
Volumoj 27
Mangailustrita romano
Aŭtoro Inoue Makoto
Ilustristo Arakawa Hiromu
Publikiginto Square Enix
Aperdatoj 2004 — 2010
Volumoj 10
Animeo (tv)
Reĝisoro(j) Mizushima Seiji
Studio(j) Bones
Televidaj retoj MBS, TBS, Animax
Aperdatoj la 4-an de oktobro 2003
la 2-an de de oktobro 2004
Epizodoj 51
Animea filmo
Konkeranto de Ŝambala
Originala titolo シャンバラを征く者
Reĝisoro(j) Seiji Mizushima
Studio(j) Bones
Aperdatoj la 23-an de julio 2005
Daŭro 105 min.
Animeo (tv)
Full Metal Alchemist: Brotherhood
Originala titolo 鋼の錬金術師 FULLMETAL ALCHEMIST
Reĝisoro(j) Yasuhiro Irie
Studio(j) Bones
Scenaro Hiroshi Onogi
Televidaj retoj MBS, TBS
Aperdatoj la 5-an de aprilo 2009
la 4-an de julio 2010
Epizodoj 64
Animea filmo
La Sakrala Astro de Milos
Originala titolo 嘆きの丘の聖なる星
Reĝisoro(j) Murata Kazuya
Studio(j) Bones
Distribuo Shochiku
Aperdatoj la 2-an de julio 2011
Daŭro 110 min.
vdr

Ŝtala Alkemiisto (japane 鋼の錬金術師 [Hagane no renkinĝucuŝi], angle Fullmetal Alchemist) estas mangao verkita de Arakawa Hiromu. Ĝi aperis en la ĉiumonata magazino Shonen Gangan eldonata de Square Enix. Ĝi estas la plej populara mangao de la revuo. Estas du anime-versioj de la verko.

Unue la studio Bones aranĝis ĝin en 51 epizodojn (dum kvar kvaronjaroj) de televida animeo. La serio estas daŭrigita per la animea filmo 劇場版 鋼の錬金術師 シャンバラを征く者 [Gekijōban: Hagane no Renkinjutsushi Shanbara o Yuku Mono, esperante Ŝtala Alkemiisto, La Filmo: Konkeranto de Ŝambala], aperinta la 23-an de julio 2003.

La animeo tre ege malsamas de la mangao kaj multaj ŝatantoj de la mangao estis malkontentaj. Pro tio oni kreis la duan version Fullmetal Alchemist: Brotherhood, kiu pli strikte sekvas la mangaon. En julio 2011, la dua serio estis daŭrigita per la animea filmo 鋼の錬金術師 嘆きの丘の聖なる星 [Hagane no Renkinĝucuŝi: Mirosu no Seinaru Hoŝi, esperante Ŝtala Alkemiisto: La Sakrala Astro de Milos].

Ankaŭ kelkaj OVA-oj kaj radio-dramoj estis produktitaj. Krome, komputilludoj baziĝitaj sur la mangao estis kreitaj por PlayStation 2 kaj Game Boy Advance.

Resumo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

«Neniu povas akiri ion sen pagi ion. Por akiri ion, oni devas perdi ion de egala valoro. Tio estas la fundamenta leĝo de egalvalora interŝanĝo de alkemio. Do, ni kredis ke tio estas monda»

La supra estas konata frazo, kiun diris Alphonse Elric en la komenco de la unua anime-serio.

En la fikcia mondo Amestris, oni kreskigis alkemion malsaman al alkemio en la nia reala mondo. Alkemiistoj povas alkemii eĉ oron el sentaŭga metalo, tamen la leĝo de egalvalora interŝanĝo neebligas, ke alkemiistoj povas ĉiojn.

Kiam ili estis infanoj, Edward kaj Alphonse Elric perdis sian patrinon pro malsano. Ili provis revivigi sian patrinon per homkorpa alkemiado (formi homan korpon kaj enigi animon en ĝin per alkemio), malgraŭ tio, ke oni malpermesas krei homon per alkemio. Sed la eksperimento malsukcesis; Edward perdis la maldekstran kruron kaj Alphonse perdis la tutan korpon. Edward oferas sian dekstran brakon nur por meti la animon de Alphonse en armaĵon.

Edward decidis prezentiĝi por esti Registara Alkemiisto. La Registaraj Alkemiistoj akiras privilegion, kiu helpos lin serĉi rimedon reakiri siajn perditajn partojn, kaj la korpon de sia frato. Li trapasis la ekzamenon dum li estis nur 12-jaraĝa. Edward kaj Alphonse ekvojaĝis por serĉi la Ŝtonon de la saĝuloj, kiu povus helpi ilin. La vojo estos tre malmilda kaj ili devos alfronti fortegajn malbonulojn, homunkulojn (alkemie faritaj homoj), karmon kaj kruelan profundan veron.

Roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Edward Elric (エドワード・エルリック)
VoĉaktoroRomi Paku

Ĉefrolulo. Kun sia frato Alphonse, li provis revivi sian patrinon per alkemio, sed ili malsukcesis. Edward perdis sian maldekstran piedon, kaj fiksis la animon de Alfons al panoplio. Poste li eksciis, ke la Ŝtono de Saĝuloj povus redoni al ili ĉion, kion ili perdis, kaj decidis serĉi ĝin. Ed surmetis artefaritan brakon kaj piedon. Dum li estis nur 12-jaraĝa, li akiris la postenon de Registara Alkemiisto kaj la titolon "Ŝtala" (鋼 [Hagane]). Li povas alkemii sen alkemia marko.

  • Alphonse Elric (アルフォンス・エルリック)
VoĉaktoroRie Kugimiya

Plijuna frato de Edward. Pro la homkorpa alkemiado, li perdis sian tutan korpon. Edward fiksis lian animon al panoplio. Ekde la akcidento, Alphonse vivas kiel animo, sen homaj sensoj escepte de vidpovo kaj aŭdpovo. Li estas tre milda kaj ĝentila kompare kun Edward, ofte Alphonse ĉesigas sian malĝentilan fraton.

  • Winry Rockbell (ウィンリィ・ロックベル)
VoĉaktoroMegumi Toyoguchi (unua serio), Takamoto Megumi (dua serio)

Amiko de la fratoj ekde kiam ili estis junaj. Ŝiaj gepatroj estis kuracistoj, sed ili mortis en la Enlanda Milito de Ishbal. Pro tio, Winry vivas kun sia avino Pinako, kaj laboris kiel faristo de artefaritaj korpopartoj.

  • Roy Mustang (ロイ・マスタング)
VoĉaktoroToru Okawa (unua serio), Shinichiro Miki (dua serio)

Kolonelo kaj Registara Alkemiisto. Li havas ambicion akiri titolon de führer kaj ŝanĝi la uniformojn de inaj militistoj en mini-jupojn. Li havas la titolon "Flama" ĉar li povas manipuli flamon. Li ofte helpas la fratojn.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Reta studio Esperaĵo ekpublikigis en aŭgusto 2021 neoficialan Esperantan tradukon de la mangao.[1]

Kantoj[redakti | redakti fonton]

Unua anime-serio[redakti | redakti fonton]

  • Komencokanto:
  1. メリッサ / PornoGraffitti (Epizodoj 2—13, kaj por la fino de epizodo 1)
  2. READY STEADY GO / L'Arc-en-Ciel (Epizodoj 14—25)
  3. UNDO / Cool Joke (Epizodok 26—41)
  4. リライト "Rewrite" / Asian Kung-fu Generation (Epizodoj 42—51)
  5. LINK / L'Arc-en-Ciel (por la kino)
  • Finkanto:
  1. 消せない罪 "Kesenai Tsumi" / Kitade Nana (Epizodoj 2—13)
  2. 扉の向こうへ "Tobira no Muko e" / Yellow Genereration (Epizodoj 14—25)
  3. Motherland / Crystal Key (Epizodoj 26—41)
  4. I Will / Sowelu (Epizodoj 42—51)
  5. LOST HEAVEN / L'Arc-en-Ciel (por la kino)

Dua anime-serio[redakti | redakti fonton]

  • Komencokanto:
  1. "Again" de YUI (epizodoj 1—14)
  2. "Hologram" de NICO Touches the Wall (epizodoj 15—26)
  3. "Golden Time Lover" de Sukima Switch (epizodoj 27—38)
  4. "Period" de CHEMISTRY (epizodoj 39—50)
  5. " Rain" de SID (epizodoj 51—60 kaj 62)
  • Finkanto:
  1. "嘘" [Uso] de SID (epizodoj 1—14)
  2. "Let it Out" de Miho Fukuhara (epizodoj 15—26)
  3. "Tsunai Da Te (Tied Hands)" de Lil'B (epizodoj 27—38)
  4. "Shunkan SENTIMENTAL (Sentimental Moment)" de SCANDAL (epizodoj 39—50)
  5. "RAY OF LIGHT " de Ŝoko Nakagaŭa (epizodoj 51—62)
  6. "Rain" de SID (epizodo 63)
  7. "Hologram" de NICO Touches the Wall (epizodo 64)
  • Interne:
  1. "Let it Out" de Miho Fukuhara (epizodo 27)
  2. "Rain" de SID (epizodoj 52 kaj 61)
  3. "RAY OF LIGHT" de Shoko Nakagawa (epizodo 64)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]