Saltu al enhavo

Diskuto:Ŝtata Universitato Jackson

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Sj1mor: Dankon pro la nova artikolo!! Mi aldonas tri etajn komentojn... 1e Pri nomoj kiel "Ekonomiko, Financo kaj Ĝenerala Komerco" - En Esperanto ne necesas kaj ne kutimas tiom pompe uzi multajn majusklojn, kvankam ĉiuj scias ke en la angla oni kutimas fari tiel. Jes, oni povas escepte uzi majusklojn por tre altiri atenton al iu aparte gravega titolo, sed oni faru tion ŝpareme. En la franca kaj en Esperanto oni multe malpli majuskligas. Do "Ekonomiko, financo kaj ĝenerala komerco" tute sufiĉas (unu majusklo komence indikas ke temas pri titolo), despli ke en la listo estas nur titoloj de lernejoj, kiuj kun tiom da majuskloj ĉiuj aspektas eksterordinare gravegaj... Sed se oni aplikas la elstarigon al ĉiu ajn ero de la listo, ĝi jam ne plu efikas. 2e Fakte en Esperanto kutimus meti alilingvan personan nomon post la priskriba parto de titolo, do kutime estus Ŝtata Universitato Jackson, sed mi komprenas ke tio fuŝus la mallongigon JSU, tial jen eblas fari escepton. Kaj 3e: Vi komprenas ankaŭ meti etikedojn kaj priskribojn al vikidatumoj, ĉu ne? Tie ankoraŭ aperas "Vikidatumoj: (sen etikedo) (Q1747601), sen priskribo". Ne estas regulo ke tion oni devas fari tuj, ĉiam permesatas interrompi sian redaktadon, sed estas la risko ke oni forgesas poste, do pli bone tuj plenigi vikidatumojn, kiam oni publikigis novan artikolon... Salutas ThomasPusch (diskuto) 13:59, 4 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

Bonege.
1e, mi lasis la kolegiojn kiel origine nomitaj en la angla.
2e. mi alinomis.
3e. mi faris.
Dankon. Sj1mor (diskuto) 14:09, 4 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Pri punkto 2: Vi tre rapidis pri alinomigo al Ŝtata Universitato Jackson, kvankam mi tute ne forte kontraŭis. {{{1}}} Kaj pri punkto 1: Ke vi nun viŝis la esperantajn nomojn de la lernejoj kaj metis tute orginalajn, estis multe pli ol mi celis. "Ekonomiko, financo kaj ĝenerala komerco" estas tute bona titolo de lernejo en esperanta teksto, mi nur petetis ne tro uzi majusklojn. Ankaŭ enordas doni anglajn nomojn (plej bone en klinitaj literoj, kiel vi perfekte faris pri Jackson State University kaj Jackson International Airport), sed tiam ĉiukaze necesas ankoraŭ aldoni tradukojn, ĉar tio ankaŭ necesus, se temus pri titoloj en la araba, ĉina, hindia, hispana aŭ rusa, lingvojn kun proksimume simila nombro de lingvanoj en la mondo, pro samrajta trakto... Pri 3: perfekte. ThomasPusch (diskuto) 14:19, 4 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Kaj tute flanke, pri komoj en numeroj (se vi ankoraŭ toleras unu plian trosaĝulan komenton): En Esperanto, male al komprenata en la angla lingvo, la numero 4,224 USD signifus ke estus kvar dolaroj kaj kelkaj dekonoj da cendoj. La komo komprenatas tute laŭlitere. Tial pli bonas formeti la komon, tradukante el la angla al Esperanto, kaj skribi 4 224 USD aŭ {{numero|4224|USD}}. Tio ne estas granda plia laboro, ĉar oni ĉiukaze devas persone provlegi tradukon, por trovi eventualajn tajperarojn (tjaperarojn). ThomasPusch (diskuto) 14:19, 4 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Ho ve, ankoraŭ demandon: kion ekzakte vi celas per la vorto "kompromitas" en la teksto? ThomasPusch (diskuto) 14:32, 4 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]