Diskuto:Absciza acido

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton, Lumass. Dankon pro la nova artikolo. La referencoj estis relative facile ripareblaj, ĉar nia ŝablono {{citaĵo el gazeto}} estas parte ekvivalento de la portugala ŝablono "{{Citar periódico}}". Morgaŭ mi devos cerbumi pri la problemo citi laŭ aŭtorojn per la ŝablono, ĉar tio malsame funkcias. Bonvolu ne interveni dume. Se vi trovas problemon, bonvolu skribi pri ĝi ĉi tie. Dankon. :-) Mi morgaŭ ankoraŭ aldonos la tiel nomatan informkeston, kiu ja kutime aperas tuj supre dekstre. --Tlustulimu (diskuto) 20:29, 29 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Abciza acido aŭ Abscisiata acido ?[redakti fonton]

Laŭ la latina origino de la temo la taŭga vorto pri la ĉi tie abcizo estas abscisio. Konforme al la vortfarado pri ĥemio, same kiel oni uzas la terminon nitrata acido pri la angla nitric acid, endas uzi la terminon abscisiata acido.--DidCORN (diskuto) 11:15, 3 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Karaj, Mi faris riparojn en la teksto alĝustigante abscizo al abscisio absciza acido al abscisiata acido, malgraŭ ke mia prefero estas abscizo/abscizata acido, tamen forvenkita. Mi petas al kompetentulo fari bonvole ŝanĝon en la nomo de la artikolo, do ĝi estu Abscisiata acido. Lumass (diskuto 20:30 10a jun.2021 (UTC)

✔ Farite Mi ĵus korektis la tiel nomatan nomspacon. Nun la titolo estas Abscisiata acido. --Tlustulimu (diskuto) 18:47, 14 jun. 2021 (UTC)[Respondi]