Diskuto:Akvokastelo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kunigo (2014...2015)[redakti fonton]

La 25-an de aprilo 2014, kiam aperis du samtemaj listaj artikoloj, jen nomata "akvoburgo" jen "akvokastelo", oni proponis kunigi la du tekstojn. Tute prave, despli ke la diferencigo inter "akvoburgo" (mezepoka fortikaĵo) kaj "akvokastelo" (impona nobela rezidejo) ne ĉiam facilas kaj multaj historiaj ejoj estis unue burgo kaj poste trakonstruiĝis al kastelo. Aparte de kunigo, la teksto "akvoburgo" havas multajn ruĝajn ligilojn pri neekzistaj fotoj... Ankaŭ tion urĝas ripari. ThomasPusch (diskuto) 13:07, 6 Aŭg. 2014 (UTC)

✔ Farite kunigita. vidu ankaŭ VP:KA#Akvoburgo kaj Akvokastelo--Salatonbv (diskuto) 15:04, 27 Feb. 2015 (UTC)

Mankaj bildoj kaj mankaj artikoloj[redakti fonton]

La artikolo jam delonge enhavas grandan kvanton da bildenmetoj de neekzistantaj dosieroj. Ĉu oni forigu ilin el la artikolo? Taylor 49 (diskuto) 09:28, 20 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton, @Taylor 49:. Dankon pro via atentigo. - Mi riparis la plej multajn bildojn. Iu ial kuntradukis la bildajn nomoj, ne nur la priskribajn tekstojn. Tial la bildoj subite ne plu aperis. Tamen iuj bildoj ne saveblis, ĉar mi ne eltrovis la ĝustan titolon. Sed la plej multaj nun denove videblas. --Tlustulimu (diskuto) 16:57, 20 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

@Taylor 49, Tlustulimu, Super nabla, kaj Moldur: La fantazia listego de neekzistaj artikolotitoloj laŭ mi tute ne sencas. Vikipediaj kategorioj multe pli sencas ol tiaj listoj en kiuj mankas preskaŭ ĉiuj postulataj artikoloj. Mi proponas limigi la tekston al priskribo kio estas akvokastelo, kaj lasi ĉiujn riparitajn fotonomojn, eble en galerio, sed komplete formeti la listegon, kiu krome aspektas al mi stranga, ĉar ĝi tre pli krias pri tekstoj de akvokasteloj en Germanio (en la teksto nomata Germanujo) ol pri iuj aliaj landoj. Akvokasteloj neniel en la Britaj insuloj aŭ en Skandinavio malpli gravus ol en Germanio... ThomasPusch (diskuto) 11:29, 22 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

La longega listo de neekzistaj artikoloj ŝajnas al mi esti el la plumo de la intertempe mortinta Wolfgang Bohr, kaj mi miris ne vidi lin en la listo de aŭtoroj: mi fine komprenis ke estis li kiu la 25-an de aprilo 2014‎ metis la dubindan tekston al la titolo akvoburgo (cetere jam tiam kun la fuŝitaj fotonomoj, pri tio mi jam kritike notis en 2014), kaj Salatonbv iam poste (sence) kunigis la artikolojn akvoburgo kaj akvokastelo, transprenante la tutan malmaturan liston de Wolfgang Bohr. ThomasPusch (diskuto) 11:29, 22 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Sindetena Sindetena: pri forigo de ligiloj al neekzistantaj artikoloj. Taylor 49 (diskuto) 18:45, 22 nov. 2023 (UTC)[Respondi]