Diskuto:Andrej Korobejnikov

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oni ne uzu la anglan transskribon por lia nomo en tiu ĉi vikipedio, escepte, se li vivas en anglalingva lando kaj tio estas lia oficiala latinlitera nomo. --Narvalo (diskuto) 20:39, 26 Jun. 2014 (UTC)

Tute prave, kaj delonge realigite. Cetere, li ankaŭ ne loĝas en loĝloko "Dolgoprudny apud Moskvo", en Esperanto nekonata, sed loĝas en Dolgoprudnij, kiu tute havas esperantlingvan artikolon en Vikipedio !! Se oni ĝuste sekvas la konsilojn pri esperantigo de vortoj el rusa kaj ukraina fontoj, oni ankaŭ trovas la ĝustajn artikolojn (alternative, oni kompreneble ankaŭ povas serĉi per la anglaj nomoj, sed tiam devas serĉi en la anglalingva vikipedio, ne ĉi tie)... --ThomasPusch (diskuto) 13:57, 5 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Kaj duan "cetere": Mi dankemas al uzanto Alifono, ke li aldonis en decembro 2023 interalie la frazon «En 2022 li koncertis en Waterloo, Belgio (2022) kaj dediĉis la duan etudon de Aleksandr Skrjabin al la 'nekulpaj viktimoj de la milito en Ukrainio'» kun referenco: «Ĉu UEA perdas sian rusan sekcion?, Heroldo de Esperanto, p. 1, n-ro 8 (2347) aŭgusto 2023 (esperante)». Nuntempe aktualaj gazetaj artikoloj, kiuj ne estas konfirmeblaj en retejo, jam malmultas. Mi ne dubindas ke la artikolo vere ekzistas, kaj substrekas ke paperaj referencoj same validas kiel retpaĝe ligitaj. Sed ĉi tie aparte bedaŭrindas ke ne eblas legi la tekston, ĉar ne je unua rigardo klaras kiel piana etudo rilatas al ebla perdo de la rusa sekcio de UEA. Tial mi tre bonvenigus se iam ankoraŭ eblos rete prezenti la cititan artikolon. ThomasPusch (diskuto) 14:10, 5 feb. 2024 (UTC)[Respondi]