Diskuto:Benue (rivero)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Se "Benue" ne havas o-finaĵon kaj do ne estas esperanta vorto, ĝi devas havi akcentitan literon "é". Tiel estas en la teksto, sed la titolo ĝis nun nomiĝis "Benue (rivero"): Mi alinomigas ĝin al formo kun akcentita litero. ThomasPusch (diskuto) 09:01, 30 Jan. 2015 (UTC)

Jes, tio ĝustas se ĝi nacilingve vere nomatas Benué. Sed laŭ intertempa stato de la tekstoj franca kaj angla ŝajnas ke ĝi en Kameruno precipe france nomatas Bénoué kaj en Niĝerio precipe angle Benue - kaj ŝajnas ke nomon Benué kun unu akcentita litero ĝi havas "nur" en la portugala, kiu ne estas oficiala lingvo ĉe la riverbordoj, aŭ eble en ne nomata regiona lingvo (jorube ĝi ŝajne nomatas Bẹ́núé kun eĉ tri akcentoj, mi ne havas ideon pri kiu plia lingvo povus temi). La alilingvaj paĝoj grandparte decidiĝis pri la angla nomo, sed tio ŝajnas saĝa ĉar la rivero je pli granda parto fluas tra Niĝerio, kie la angla havas pli oficialan statuson ol la franca. Do, kontraste al la nematura stato de 2015, laŭ nuna stato tamen devas esti anglalingve "Benue" sen akcentita e. ThomasPusch (diskuto) 12:10, 23 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Kial oni prezentas bildaron ĉe informkesto? Strangas ke la uzo de la informkesto sen parametroj ja donas la bildaron! --Sj1mor (diskuto) 20:47, 7 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Tio ŝajne simple estas ĉar nun en vikidatumoj notiĝis pluraj bildoj.
@Tlustulimu: Pli strangas ke nun estas du informkestaj variaĵoj, el kiuj la dua sen ajna loka adapto simple listigas la multajn bildojn, sed la unua, kun ŝajne ŝaĝa parametro {{#invoke:Wikidata|claim|P18|list=;;;}} vidigas salaton. Mi kompreneble povus simple viŝi la parametron {{#invoke:Wikidata|claim|P18|list=;;;}}, sed tamen antaŭ viŝo volas montri al vi la fuŝon. Post kiam vi vidis la unuan keston, tiam mesaĝu min ĉu vi aŭ ĉu mi reduktu la du kestojn al unu kun informoj kaj kun unu elektita foto aŭ fotaro. ThomasPusch (diskuto) 12:10, 23 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Nu bone. Mi riparos la strangaĵon. Ĉu bone? Tlustulimu (diskuto) 12:14, 23 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
✔ Farite korekto de ŝablonuzo. Mi krome trovis eĉ plian fuŝajon, nome duoblan uzon de la sama parametro kun malsamaj valoroj. Ĉar la dua estis malplena, la enhavo de la unua eĉ perdiĝis. Krome la artikolo nun ne plu estas en zorgiga kategorio pri duoblaj parametroj. Tio ŝajnas esti unu el la plej oftaj fuŝaĵoj lastatempe, ĉar senpripensa kopiado el fuŝita dokumentado disvastigis fuŝaĵojn al artikoloj. Temas pri la dokumentado de {{informkesto rivero}}. Mi intertempe jam forprenis la senutilajn duoblaĵojn tie. Tlustulimu (diskuto) 12:20, 23 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Intertempe mi trovis plian strangaĵon, nome komon, kiu apartigis milojn. Tio laŭ mi estas evitinda anglismo. Tlustulimu (diskuto) 15:11, 23 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus aldonis kelkajn pliajn detalojn al la informkesto, laŭ la rilata germana artikolo de:Benue. Ĉu ni eble eĉ transprenu la tie menciitan informon pri longeco kun la koncerna referenco? Tlustulimu (diskuto) 06:36, 24 apr. 2024 (UTC)[Respondi]