Diskuto:Bolivio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekstera Politiko[redakti fonton]

Kara @RG72, teme de via aldono pri la diplomatiaj rilatoj kun Israelo, mi volas nur diri ke mi dubas ĉu la artikolo pri la lando estas la taŭga loko por aldoni tiun novaĵon pri ŝanĝo en diplomatiaj rilatoj kun alia lando kiu eĉ ne estas najbaro.

Pli taŭga loko estas dediĉita artikolo pri la ekstera politiko de la lando.

Ĉu vi konsentas? Sj1mor (diskuto) 10:05, 2 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi konsentas ke tio estus ideala solvo, sed mi ne havas nun tempon verki tiun ĉi artikolon kaj supozas ke ne baldaŭ ĝi aperos. Samtempe atentindas ke en artikolo pri Bolivio mankas iuj ajn informoj pri ĝia ekstera politiko, kio estas sufiĉe grava manko. Do eble pli bone io ol nenio. Se iu serioze kompletigos la artikolon, li povus uzi tiujn ĉi informojn aŭ transloki ilin al Ekstera politiko de Bolivio. Mi nur klopodas ke esperantlingvaj informoj estu laŭeble uzataj en Vikipedio, ja ili estas malmultaj, do necesas uzi ilin laŭeble plej aktive. Pro tio mi lastatempe klopodas aldoni informojn el Tutmondaj Voĉoj, Vikinovaĵoj ks. RG72 (diskuto) 10:12, 2 nov. 2023 (UTC)[Respondi]