Diskuto:Boris Nadeĵdin

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nadeĵdin, ne Nadezhdin[redakti fonton]

Rusa ж en Esperanto estas ĵ, ne zh. Do la titolo de la artikolo devas esti ŝanĝita al Boris Nadeĵdin. Gabriel Svoboda (diskuto) 12:38, 23 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Certe. Mi faris tion. RG72 (diskuto) 07:19, 2 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Malakcepto/malpermeso de kandidatoj[redakti fonton]

Mi aldonis denove la forigitan frazon: "Post la malakcepto de la kandidateco de Jekaterina Duncova la kandidatecoj de ĉiuj kontraŭmilitaj kandidatoj estas malakceptitaj." Oni estis foriginta ĝin kun la jena pravigo: "la artikolo temas pri Nadeĵdin, ne pri la baloto ĝeenerale". Mi forte kontraŭas tiun forigon. La artikolo ja temas pri Nadeĵdin, sed lia graveco rekte devenas de lia kandidateco kaj ĝia sekva malakcepto/malpermeso. Kaj la fakto ke tio okazis al aliaj oponantoj de Putin, kune kun la fakto ke la reguloj estas malfacile plenigi kaj estas facile por la komitato facile malakcepti/malpermesi kandidatecojn, sufiĉas por suspekti ke tio okazas sisteme. Tiu fakto kompreneble estas malfacile pruvi, do mi ne menciis tion, sed oni almenaŭ povas eviti kaŝi la faktojn. Nadeĵdin estas bona ekzemplo de la maljusteco de la tiel nomata prezidanta "baloto", do tiu fakto gravas en lia artikolo.

Simila afero okazas kun la forigo de alia frazo pri la malakcepto/malpermeso de aliaj "gravaj oponantoj" (kiun mi momente ne re-aldonis) kun jena pravigo: "la artikolo temas pri Nadeĵdin, ne pri la baloto ĝenerale, krome estus ridinde nomi 'gravaj' personojn kiujn neniu konis, nek konas en Rusio, do politikajn nulojn." Certe ili ne estas tiel konataj kiel la membroj kaj sekvantoj de la registaro, sed ili estas la plej konataj inter la oponantoj. En la nuna Rusio estas malfacile iĝi konata/populara (kaj travivi tion libere), kiam oni estas oponanto. Do mi pensas ke la esprimo "gravaj oponantoj" (memoru, ne "gravaj homoj"!) estis ĝusta. Ĉu vi havas alian proponon, kiel esprimi la fakton de ilia malakcepto sen uzi vortojn kiuj vi ial taksas neĝustaj? MaSt (diskuto) 10:53, 27 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Iom da realo malantaŭ propagandaj fabeloj:

  1. Oni povas esti oponanto de la rusia potenco kaj tamen esti fama, relative populara kaj viva. Ksenia Sobĉak estas fama ĵurnalistino. Ŝi senhalte kritikas la registaron, kandidatis en 2018 dum prezidenta baloto, ricevis 1,68% kaj plu vivas nun. Dmitrij Muratov estas malpli konata, tamen viva, ricevis Nobel-premion kaj Putin gratulis lin pri tiu premio. Mi mem eksciis ke Nadeĵdin ekzistas nur post kiam li anoncis sian kandidatecon, homoj kiuj ne tiel atente spuras la politikan vivon grandparte ĝis nun ne scias pri lia ekzistado. Li provis akiri ioman politikan signifon, sed malsukcesis.
  2. Centra Balotkomisiono ne povas permesi aŭ malpermesi kandidatecon. Ĝi simple akceptas aŭ malakceptas ĝin surbaze de tio, ĉu la kandidato plenumis postulojn de balota leĝo aŭ ne.
  3. Opozicia televidkanalo Doĵd funkciis en la "aŭtoritata" Rusio 12 jarojn, senhalte kritikante Putinon, lian registaron kaj ĉion kion faras rusiaj aŭtoritatoj. En la "libera" Latvio (Eŭropa Unio) ĝi estis malpermesita post duonjaro, vizoj de ĵurnalistoj nuligitaj.
  4. Se iu dezira verki artikolon pri prezidenta baloto en Rusio en 2024 — bonvenon. Sed oni ne transformu artikolon pri unu el kandidatoj je artikolo pri la baloto ĝenerale, nek je aro de propagandaj fantazioj. Tio estas enciklopedio, ne propagandilo. RG72 (diskuto) 11:34, 27 feb. 2024 (UTC)[Respondi]


Mi forte kontraŭas vian neelteneblajn akuzojn pri "propagandaj fantazioj" kaj de igi vikipedion "propagandilo" - mi komencis la diskuton en neŭtrala tono (malgraŭ la fakto ke ĝuste viaj politikaj vidpunktoj estas tre evidentaj per viaj redaktoj). Do mi pensas ke mi meritis neŭtraltonan, neagreseman respondon.
Kaj ĉi tiu diskuto ne temas pri via problemo kun la vorto "malpermesi" - ĉi tiun ŝanĝon mi akceptis jam delonge en la artikolo, ĉar laŭ mi la malsamoj inter "malpermesi" kaj "malakcepti" en ĉi tiu kunteksto estas sufiĉe malgrandaj. Mi eĉ metis "malakcepti" en mian afiŝon apud "malakcepti" ĉar mi scias ke vi preferas tiun vorton.
Vi mem diris ke lia kandidateco estas la plej grava fakto pri Nadeĵdin. Vi mem uzis tiun fakton por aldoni "informojn" pri la kandidateco. Do ligi lian kandidatecon kun la kondiĉoj, sub kiuj ĝi okazis, estas la plej bona formo pentri kompletan bildon, ĉu ne?
Krome ne estas tre konstrueme rifuzi la specifan esprimon "gravaj" (kaj daŭre diskuti pri kiuj homoj estas gravaj kaj kiuj ne) sen respondi al la peto de laŭ vi akceptebla maniero esprimi la fakton. MaSt (diskuto) 12:48, 27 feb. 2024 (UTC)[Respondi]


  1. Legu vian propran tekston supre: "En la nuna Rusio estas malfacile iĝi konata/populara (kaj travivi tion libere), kiam oni estas oponanto". Se vi konsideras tion ne "propagandaj fantazioj", sed "neŭtrala" teksto vi bezonas konsulti difinon de la vorto neŭtrala en vortaro.
  2. Korekta vortuzo estas unu el bazaj elementoj de la enciklopedio. Eble en via lando balotoj okazas alimaniere, do mi klarigu kiel tio okazas en Rusio. Kandidato devas kolekti certan nombron de subtenaj subskriboj en certa nombro de la regionoj por pruvi ke li efektive havas subtenantojn en la tuta lando. Poste li prezentas al la Centra Balotkomisiono tiujn ĉi subskribojn kaj sian peton pri registriĝo. La komisiono analizas la subskribojn kaj surbaze de ilia (mal)konformeco al la balotleĝo ĝi (mal)akceptas la peton. Ne eblas "malpermesi peton" — nek en la rusa, nek en Esperanto. Do ni uzu ĝustan vorton, sen fantazioj kaj kapricoj.
  3. Kriterioj de graveco de politikisto abundas kaj klaras. Populareco konfirmita de opinisondoj, partopreno en balotoj kun rimarkinda sukceso, mencioj en amaskomunikiloj ktp. Pardonon, sed mi, denaska rusiano sufiĉe atente spuranta politikan vivon de mia lando, unuafoje eksciis pri ekzistado de Boris Nadeĵdin el novaĵoj pri lia kandidateco kaj mi ĝis nun renkontis eĉ ne unu mencion pri Jekaterina Duncova kaj aliaj "gravaj oponantoj" de Putin (mi timas ke ankaŭ la kompatinda Putin ĝis nun ne estas informita pri tiu ĉi mortminaco).
  4. (Mal)akcepto de Duncova kaj de iuj ajn aliaj kandidatoj neniel rilatas al la malakcepto de Nadeĵdin. Vi povus havi alian opinion, sed la enciklopedio estas loko kiu registras la faktojn, ne opiniojn de la verkintoj. La fakto estas ke li prezentis sian peton kaj ĝi estis malakceptita kun klarigo, kiu lin kontentigis. La fakto estas ke tiu ĉi "grava oponanto" eĉ ne venis al proceso lanĉita laŭ lia propra peto, ĉar li preferis ferii en Azio. Mi ne komprenas kial vi nomas tion ne informoj, sed "informoj" — eble vi povus klarigi tion.
  5. Mi ripetas lastan fojon: tio ĉi estas enciklopedio, ne propagandilo. Do koncentriĝu je la faktoj, ne viaj politikaj vidpunktoj, tre (tro) klare videblaj el viaj tekstoj kaj komentoj. RG72 (diskuto) 04:20, 28 feb. 2024 (UTC)[Respondi]


Mi provos ignori vian (bedaŭrinde jam kutiman) agreson kaj vian postenon, kaj ne respondi al la personaj atakoj.
  1. Persona atako sen respondo
  2. Ne vere relevanta aparta diskuto, sed eta komento: Se vi taksas normale devi "peti" aferojn, kiuj en demokratio estus rajtoj, tio verŝajne estas parto de la problemo.
  3. Via nescio pri Nadeĵdin verŝajne rilatas al cenzuro, do vi ne vere kulpas. Tamen ĉi tio estas internacia vikio, kaj internacie artikoloj pri Nadeĵdin abundas. Estas eĉ vikipediaj artikoloj pri li en 24 (!) lingvoj!
  4. Vi povas opinii malsame. Pro tio la plej bona solvo estas ke la legantoj opinias kaj ni prezentas nur la necesajn faktojn. Sed por ke ili povu fari tion, necesas ke oni ne kaŝas la faktojn.
  5. Persona atako sen respondo
MaSt (diskuto) 11:14, 28 feb. 2024 (UTC)[Respondi]


Fantazioj, akuzoj, propagando... Mi ĉiutage legas BBC kaj aliajn okcidentajn propagandilojn, do mi ne miras ke ilia cerbolavado donas grandajn fruktojn. Sed ni gardu almenaŭ la enciklopedion de tio, des pli ke temas pri internacia enciklopedio, kiu estu imuna al propaganda histerio trafinta etan parton de la homaro. RG72 (diskuto) 11:21, 28 feb. 2024 (UTC)[Respondi]