Boris Nadeĵdin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boris Nadeĵdin
Persona informo
Naskiĝo la  26-an de aprilo 1963(nun 1963-04-26) (61‑jara)
en Taŝkento, SSR Uzbekio, USSR
Lingvoj rusa
Loĝloko DolgoprudnijTaŝkento
Ŝtataneco RusioSovetunio
Alma mater Moskva Instituto de Fiziko kaj Tekniko • Moskva Ŝtata Jura Universitato • Kolmogorov's School
Familio
Patro Boris Nadezhdin
Patrino Galina Nadezhdina
Parencoj Boris Nadezhdin
Okupo
Okupo Matematikisto, Politikisto
Politika partio Rusia Movado por Demokratiaj Reformoj (1991)
Partio de Rusia Unueco kaj Akordo (1995)
Unio de Dekstraj Fortoj (1999–2008)
Dekstra Afero (2008–2011)
TTT
Retejo https://nadezhdin2024.ru
http://nadezhdin.ru
vdr

Boris Borisoviĉ Nadeĵdin (ruse Борис Борисович Надеждин; naskiĝis la 26-an de aprilo 1963) estas opozicia politikisto kaj municipa konsiliano de Moskvo. Li servis en la 3a Ŝtata Dumao de 1999 al 2003.[1] Nadeĵdin estis proksima alianculo de la murdita opozicia gvidanto Boris Nemcov.[2]

En marto 2020, li subskribis alvokon al rusiaj civitanoj kontraŭ la adopto de amendoj al la rusia Konstitucio proponitaj de prezidento Vladimir Putin. En 2023 li kandidatis por la prezidenta baloto en 2024, sed en februaro 2024 lia kandidateco estis malakceptita de la Centra Balotkomisiono.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Nadeĵdin naskiĝis en Taŝkento, Soveta Uzbekio.[3] Li havas Rusajn, Ukrainajn, Polajn, Rumaniajn kaj Judajn praulojn. Li travivis la tertremon de Taŝkento, kiu okazis je lia tria naskiĝtago. En la jaro 1969 liaj gepatroj portis lin al Dolgoprudnij, kie lia patro studis ĉe la Moskva Instituto de Fiziko kaj Tekniko (MIFT), kaj lia patrino ĉe la Moskva Ĉajkovskij Konservatorio. Dum kvin generacioj, ĉiuj viroj de la familio Nadeĵdin nomiĝis Boris. Lia avo estis komponisto kaj profesoro ĉe la Taŝkenta Konservatorio. Lia patrina avo fuĝis de Ukrainio al Uzbekio post la Oktobra Revolucio.[mankas fonto]

Edukado[redakti | redakti fonton]

En 1979 li gajnis la duan premion ĉe la Tut-Unia Matematika Olimpiko inter mezlernejaj studentoj. Tiun jaron li diplomiĝis ĉe la Faka Internulejo n-ro 18 por Fiziko kaj Matematiko de la Moskva Ŝtata Universitato Lomonosov. En la jaro 1985 li diplomiĝis kun honoroj ĉe MIFT. De 1985 al 1990 li estis inĝeniero kaj esploristo ĉe la Tut-Unia Esplora Centro por la Studado de Surfacaj kaj Vakuaj Trajtoj.[mankas fonto]

Politika agado[redakti | redakti fonton]

Nadeĵdin servis en la 3a Ŝtata Dumao de 1999 al 2003.[1]

En la jaro 2011 Nadeĵdin kontraŭis la balotadon de la Moskva Regiona Dumao kiel gvidanto de la partio "Dekstra Afero".

Nadeĵdin kontraŭis la 2018-an guberniestran balotadon de la Moskva provinco por la "Partio de Kresko".[4]

En aprilo 2022, Nadeĵdin diris ke Sovetio "estis okupinta Ĉeĥoslovakion kaj Orientan Eŭropon."[5]

Kontraŭstaro al la milito en Ukrainio[redakti | redakti fonton]

En septembro 2022, kiam Rusio retiriĝis de la Ĥarkiva regiono de Ukrainio, Nadeĵdin kritikis la spionadajn organizojn de Rusio kaj petis intertraktadojn por fini la konflikton en NTVa programaro pri aktualaj aferoj.[6] Li kritikis la militan strategion de Rusio deklaranta ke ne eblis venki Ukrainion uzante la nunajn metodojn kaj materialojn, nomante la strategion "metodojn de kolonia milito". Kelkajn tagojn poste, per la kanalo Rusio-1, la Kremla propagandisto Vladimir Solovyov petis aresti Nadeĵdinon.[7][5]

En januaro 2023 Nadeĵdin sugestis ke la "milito estis katastrofa eraro" per programero pri aktualaj aferoj de NTV Mesto Vstreĉi.[8]

La lastan semajnon de marto 2023, per la sama programero, oni "kolere kriegis por silentigi lin" post kiam li sugestis ke la okcidento estis pli potenca ol Rusio.[9]

Kandidateco por la prezidanta balotado en 2024[redakti | redakti fonton]

Emblemo de la kandidateco de Nadeĵdin por la prezidanta balotado de 2024

La 27-an de majo 2023 Nadeĵdin petis elekti novan registaron en Rusio por haltigi la militon kontraŭ Ukrainio kaj konstrui rilatojn kun Eŭropo.[2][10] Poste oni spekulis pri lia kanditateco por la prezidanta balotado.

La 6-an de oktobro 2023 Dmitry Kisijev, la fondinto de la sidejo de Nadeĵdin, anoncis per siaj sociaj retejoj la kandidatecon de Nadeĵdin por la Rusia prezidanta balotado en 2024.[11][12] La 31-an de oktobro Nadeĵdin proklamis ke li kandidatos pere de la partio Civita Iniciato.[12][13]

La 8-a de februaro 2024 la Centra Balotkomisiono de Rusio malakceptis lian kandidatecon. Ĝi prezentis dubojn pri multaj subskriboj subtenantaj lian kandidatecon (asertante ke kelkaj subskribantoj eĉ estis mortintaj), konstatinte ke el 60 mil reviziitaj subskriboj pli ol 9 mil estas malvalidaj, iuj subskribintoj eĉ estis mortintaj. Validaj estis agnoskitaj ankaŭ nur 95 587 subskribaj folioj el 104 734, kio ne sufiĉas laŭ la reguloj. La politikisto diris ke li ne havas riproĉojn al la komisiono, sed nur al la proceduro de kolektado de la subskriboj, kiun li konsideras malĝusta kaj neplenumebla[14].

Nadeĵdin tuj anoncis apelacion[15][16][17]. Li diris ke li ne havas riproĉojn al la komisiono, sed al la proceduro de kolektado de la subskriboj, kiun li konsideras malĝusta kaj neplenumebla[14] Sed la Supera Kortumo de Rusio konfirmis la decidon de la komitato. La politikisto ne venis al la kunsido, klariginte per siaj juristoj ke li ferias eksterlande[18][19]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 "Russian critic who urged Ukraine talks doesn't fear arrest - Associated Press", 2022-09-13.
  2. 2,0 2,1 "Russian State TV Guest Calls for Putin's Removal", 2023-05-27.
  3. Nadezhdin ĉe persona.rin.ru.
  4. Сведения о кандидатах. Arkivita el la originalo je 2019-12-27. Alirita 2023-11-23.
  5. 5,0 5,1 "Putin is facing pressure from Russia's hawkish nationalists who want all-out war in Ukraine".
  6. "Russian critic who urged Ukraine talks doesn't fear arrest", 2022-09-13.
  7. "Russian State TV Pundit Says 'Impossible' to Beat Ukraine, Calls for Peace", 2022-09-12.
  8. "Russian State TV Guest Admits War Was a 'Disastrous Mistake'".
  9. "Russian TV Guest Angrily Shut Down After Arguing West Is More Powerful".
  10. "Stupeur à la TV russe : L'appel de Nadezhdin à remplacer Poutine".
  11. Telegrama afiŝo: Дмитрий Кисиев (ruse). Alirita 2023-11-29.
  12. 12,0 12,1 "В РФ появился первый кандидат на пост президента", 2023-10-31. Kontrolita 2023-11-29. (ruse)
  13. "Бориса Надеждина выдвинет на выборы партия «Гражданская инициатива»", 2023-10-31. Kontrolita 2023-11-29. (ruse)
  14. 14,0 14,1 Надеждин об отказе в регистрации: претензий к ЦИК не имею (ruse). Regnum. Arkivita el la originalo je 2024-02-19. Alirita 2024-02-26.
  15. "Russian Election Authority Rejects Pro-Peace Hopeful Nadezhdin’s Presidential Bid", 2024-02-08. Kontrolita 2024-02-25. (angle)
  16. "Russian anti-war candidate Boris Nadezhdin banned from election", 2024-02-08. Kontrolita 2024-02-25. (angle)
  17. "Russian anti-war election candidate barred from running against Putin", 2024-02-08. Kontrolita 2024-02-25. (angle)
  18. Анастасия Корня (2024-02-21) Борису Надеждину подписан отказ (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2024-02-26. Alirita 2024-02-26.
  19. "Russian court upholds barring of anti-war presidential candidate Nadezhdin", 2024-02-21. Kontrolita 2024-02-25. (angle)