Diskuto:Emma Watson

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La tuta nuna teksto ŝajnis esti verkaĵo de la guglo-tradukilo... Estu skeptika, kiam subite ekaperas lavango de ruĝaj ligiloj (en duba kazo: kontrolu en la angla teksto: ekzemple Bruna Universitato verdire estas Universitato Brown, tio simple nomata Bonvolo devas esti Ambasadoro de bonvolo, kaj ankaŭ klaras ke en Esperanto neniam ekzistos artikola titolo Harry Potter (film series) ... Ne ĉio ajn blinde tradukeblas, aŭ kion vi dirus se oni el Esperanto al la angla blinde tradukus "Londono" per "Lon-giving" aŭ "Berlino" per "female Berl"...)! Kaj ankaŭ pensu kiam ekestas frazoj kiel "Ŝia modela laboro inkluzivis kampanjojn por lancoĵeto": lancoĵeto estas parto de atletiko, sed en la frazo probable celiĝas iu firmao (fakte, Lancôme). Simple necesas enŝalti homan cerbon! La guglo-tradukilo povas nur blinde traduki el la angla al Esperanto, kaj faras tion pli-malpli bone, sed ĝi kompreneble ne komprenas la kontekston! Mi nun riparis multajn miskomprenojn, sed restis pliaj, kaj mi iom dubas ĉu iom detalega teksto farita ne-home vere meritas horojn da post-redaktado... ThomasPusch (diskuto) 14:20, 15 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

Kara Thomas, dankon ke vi sanigas en ĉi tiu ĥaoso! Mi ja vidis la fuŝaĵon kiam mi vizitis la paĝon, sed ne havis la temoon/forton mem poluradi ĝin.
Mi tamen volas peti pri unu detalo: En la unua mencio, en la enkonduka frazo, mi metis la familian nomon en MAJUSKLOJ, laŭ la interkonsento en VP:BIO, kiel mi kutime faras en ĉiaj artikoloj pri homoj (se ili havas familian nomon!). Vi malfaris (eble neintence) tiun redakton – mi do petas vin malmalfari tion, por restarigi la majusklecon kaj konformigi al VP:BIO. Dankon!
Amike salutas Moldur (diskuto) 21:48, 15 jan. 2022 (UTC)[Respondi]