Diskuto:Phở
Aldoni temonAspekto
(Alidirektita el Diskuto:Fao (Kuirarto))
Latest comment: antaŭ 1 jaro by Salatonbv in topic Nova temo: Propono: Reverti al "Phở" - Ne-fonta Esperantigo kaj antaŭa konsento
El diskuto pri la artikolo udonoj: Cetere, mi ankoraŭ ne konas kio estos la plej bona esperantigo de la vietnamaj nudeloj "Phở" (iom similaj al udonoj). Fooj? Mankas esperantaj fontoj...--Salatonbv (diskuto) 10:13, 4 okt. 2016 (UTC)
- En kazo de absoluta manko pri eksteraj fontoj kaj de dubo preferindas lasi originan latinliteran vorton kiel Phở en titolo de esperantlingva artikolo kaj maksimume tre singarde proponi esperantigon en la unua frazo (por tia esperantigo kompreneble la formo "fooj" plej proksimas). Por japana, ĉina aŭ korea, greka, rusa aŭ araba vorto, kiu ĉiukaze origine ne skribatas en latinaj literoj kaj tial latinliterigo al esperantlingva teksto nepras, la "sojlo" por esperantigo pli malaltas, ĉar en Esperanto latinlingvigo esperantlingva pli konvenas ol latinlingvigo angla, franca, hispana aŭ germana, litova, ĉeĥa, hungara, vjetnama aŭ indonezia. Tial laŭ mi bonas la artikolo "Phở" kiel ĝi estas nun. Sed se estas pruvo ke la vorto "fooj" uzatas en vjetnamaj Esperanto-renkontiĝoj, tio jam sufiĉus kiel ekstera referenco. Pri la italaj nudeloj listigataj supre mi emas esti pli tolerema rilate al esperantigoj, kvankam klare la itala lingvo uzas latinan skribon, ĉar mi persone aŭdis la esperantigojn de la listigataj nudelospecoj jam antaŭ jardekoj kaj certas pri ilia uzo almenaŭ en la parola lingvo, tial mi persone ne insistas pri eksteraj fontoj (kvankam tiaj per simpla guglo-serĉo facile troveblas rete, kiel aŭ por makaronioj), sed la vorton "fooj" mi persone ankoraŭ ne aŭdis en parolata aŭ vidis en skribata Esperanto, kaj tial ne persone povus konfirmi ties ekziston. En kazo de dubo prefere la origina nomo ol "tre memfarita esperantigo". ThomasPusch (diskuto) 09:54, 11 okt. 2016 (UTC)
- @ThomasPusch: Dankon pro via komento. Mi baze konsentas kun vi. La titoloj povas elektitaj per oficialaj latin-literumoj. Samtempe, mi malŝatas kritiki, ĉar mi mem estas malbona parolanto, sed mi pensas, ke la nivelo de Esperanto en kelkaj aziaj regionoj ne estas tre alta. Ekz.
- Do, ni Vikipediistoj devas atendi 20 jarojn ĝis ili kreskas kaj esperantigi bone lokajn nomojn nur por sekvi VP:NOR? Tokpisina Vikipedio, se ili sekvus la regulon kaj atendas eksteran fonton, neniom povus skribi artikolon. Aliflanke, lernantoj en tiaj regionoj eble volas vidi unue bonan esperantigon uzatan en Vikipedio. Kion vi pensus?--Salatonbv (diskuto) 12:57, 11 okt. 2016 (UTC)
- Kiel mi skribis supre: "tre singarde proponi esperantigon en la unua frazo" [de la artikolo]. Kaj konscii ke estas iom da libero ĉu skribi gramatike bonajn Esperanto-tekstojn aŭ kun esperantigitaj nomoj de lokoj respektive manĝaĵoj ktp aŭ kun nacilingvaj nomoj de ili... En iuj naciaj lingvoj, ekzemple el mia persona lingvaro en la litova, oni transformas praktike ĉiujn nomojn en la propran lingvon (estas gramatikaj kialoj por tio), en aliaj, ekzemple el mia persona lingvaro la germana, oni lasas multajn fremdajn nomojn en la origina lingvo... Esperanto estas inter la du ekstremoj, kaj bonas havi iom da libero se mankas bonaj eksteraj literaturaj aŭ gazetaraj fontoj. ThomasPusch (diskuto) 10:37, 14 okt. 2016 (UTC)
Nova temo: Propono: Reverti al "Phở" - Ne-fonta Esperantigo kaj antaŭa konsento
[redakti fonton]Mi rimarkis, ke la paĝo "Phở" estis alinomita al "Fao (Kuirarto)" la 25-an de junio 2020 kun la redaktoresumo "Provo de pli bona esperantigo de Phở". Mi opinias, ke ĉi tiu alinomigo estas problema, ĉar:
- La nomo "Fao" estas memfarita Esperantigo sen eksteraj, fidindaj fontoj, kio kontraŭas la principon de VP:NOR.
- La origina nomo "Phở" jam estas latin-alfabeta kaj internacie vaste rekonebla, tiel ke plua "Esperantigo" en la titolo estas nenecesa kaj malhelpas serĉeblon.
- Antaŭa diskuto pri ĉi tiu sama vorto (Vd. diskuto de 2016 pri "Udonoj", kie Phở estis menciita) emis al la konsento preferi la originalan nomon kiam mankas stabilaj Esperantaj fontoj.
Mi proponas reverti la paĝon al la titolo "Phở". Mi petas viajn komentojn kaj konsenton antaŭ ol fari la alinomigon. --Salatonbv (diskuto) 22:20, 8 jun. 2025 (UTC)
Por: Senfontaj esperantigoj ne estas en ordo. Tamen mi hontas, ke tiom da gravaj manĝaĵoj ne havas sian esperantan nomon, kaj tre feliĉe akceptos esperantigon se fonto estos trovita. --Arbarulo (diskuto) 00:50, 9 jun. 2025 (UTC)
- Dankon. Mi komprenas, ke SE ni trovas fonton por esperantigita vorto, ni uzu ĝin. Sed nuntempe ni vidas plurajn homojn simple uzi "phở" en Esperanto-tekstoj.
- Ekzemple:
- "La plej konataj manĝaĵoj estas phở (nacia plado, farita el riznudeloj kaj bovaĵa buljono), printempaj volvaĵoj," (https://esperanto-france.org/IMG/pdf/lme581.pdf)
- "Alveninte Hanojon, la vizitanto nepre spektu Surakvan Pupteatron, gustumu la phở (bova riznudelo supo), la chả cá (kradrostita fiŝo kun rizvermiĉelo)." (https://esperanto.cri.cn/641/2012/07/26/1s138844_2.htm --Salatonbv (diskuto) 02:17, 9 jun. 2025 (UTC)
Por: Mi citas mian unuan frazon de 2016: «En kazo de absoluta manko pri eksteraj fontoj kaj de dubo preferindas lasi originan latinliteran vorton kiel Phở en titolo de esperantlingva artikolo...» Klaras ke bedaŭrindas tiu absoluta manko. Tial bonvenas ĉiu citebla ekstera referenco favore al esperantigo. Se se neniu konas tian referencon, tiam provizore nececas supozi ke ne estas tia. ThomasPusch (diskuto) 21:06, 11 jun. 2025 (UTC)
Farite--Salatonbv (diskuto) 21:15, 11 jun. 2025 (UTC)