Diskuto:Femicido

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi absolute kontraŭas la enkondukon de la neologismo Femicido, inter aliaj ĉar ne estas unuanimeco inter diversaj lingvoj: kelkaj uzas radikon Femi- kaj kelkaj Femini-. Antaŭ tio la esperantlingva alternativo devas esti virinmurdo, dum virinmortigo estas tro milda por tiu fia afero. Mi proponas tiun alinomigon kaj pretas fari la koncernajn ŝanĝojn en la redakto, inkludante la diversajn eblojn, inklude femicidon kaj feminicidon, kiel neologismaj proponoj.--kani (diskuto) 12:29, 20 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Kara Kani, vi ne respektis la regulojn de Vikipedio, antaŭ ŝanĝi iun titolon, oni devas eniri diskuton kaj poste akcepti la decidon de la majoritato de la komunumo, kaj minimume meti, kiel alternativo la malnovan titolon por respekti la laboron de la unua verkisto. Konsultu pli ofte la sekvan Vikipedio:Alinomendaj artikoloj, kie tiu ĉi artikolo estas diskutata. Via neologismo virinmurdo ne estas pli konforma al la reguloj de nia moŝto ol feminicido, kiu ĝis nun ŝajnas esti preferebla de la komunumo kaj plie pli internacia ol via tutsola trudaĵo. Amikeme. DidCORN (diskuto) 10:18, 21 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi pardonpetas, ĉar mi mistrafis la ĝustan lokon de la diskuto, sed la argumento restas kaj mi iros tien.--kani (diskuto) 15:19, 29 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Tamen mi plue protestas pro la titolo. PIV agnoskas la radikon femin/ sed mi ne trovas /cido kaj certe ne femi/. Femicido estas nek akceptebla nek tiom uzata kiom Feminicido, virinmurdo, virinmortigo ktp. La nura avantaĝo de Femicido estas ke ĝi funkcias kiel kopio de la anglalingva Femicide. Mi demetas mian ĉapon, ĉar ne povas demeti mian kapon.--kani (diskuto) 00:43, 11 dec. 2019 (UTC)[Respondi]