Diskuto:Humboldt-Universitato en Berlino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Humboldt-Universitato en Berlino[redakti fonton]

Proponita esti leginda artikolo de Thomas Guibal 05:26, 20. Jan 2009 (UTC)

  • Por:
  1. Por Por: Marcos 08:37, 20. Jan 2009 (UTC)
  2. Por Por: Punktor 20:36, 20. Jan 2009 (UTC)
  3. Por Por: Yekrats 20:40, 20. Jan 2009 (UTC)
  4. Por Por: Longharulo 21:11, 20. Jan 2009 (UTC)
  5. Por Por: Fiskot 21:05, 5. Feb 2009 (UTC)
  • Detenas:
  • Kontraŭ:
  • Komentoj: Mi nun markis ĝin leginda. Marcos 16:56, 9. Feb 2009 (UTC)


Iĝis Artikolo de la semajno inter la 4-a kaj 11-a de aprilo 2009.


Dankon pro la eĥo! ThomasPusch 13:11, 5. Apr 2009 (UTC)

Nomo kaj nomigo[redakti fonton]

@ThomasPusch, kial ne Universitato Humboldt en Berlino? Sj1mor (diskuto) 13:56, 6 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

@Sj1mor: Do, la kutima vojo en Esperanto estas havi navilingvan nomon post la institucia kategorio, kiel universitato Auburnuniversitato Drexel. Tial "Universitato Humboldt en Berlino" teorie estus perfekte ĝuste. Ĉi tie praktike elektiĝis la nomigo Humboldt-Universitato en Berlino, simple ĉar ĝi jam kutimiĝis en Esperanto ... kun la ligostreketo ĝi estas gramatike permesebla alternativo, sen la streketo ĝi estus malĝusta. La universitato antaŭ la dua mondmilito estis la sola en Berlino, urbo en kiu tiam estis granda nombro de esperantistoj, multaj el ili studentoj, kaj tiam simple neformale nomatis "universitato de Berlino" aŭ "berlina universitato", ĉar "universitato Friedrich-Wilhelm" aŭ "universitato Frederiko Vilhelmo" estintus nenecese komplika. Post 1949 tie daŭre estis multaj esperantistaj studentoj, kiuj ĝis la mezo de la 1960-aj jaroj devis kaŝi sian esperantistecon, kaj ankaŭ multaj funkciuloj de la posta Centra Laborrondo Esperanto (GDR), ekde 1981 GDREA, havis fortajn rilatojn al la universitato (Blanke, Lötzsch k.a.), tial almenaŭ ekde la 1970-aj/1980-aj jaroj la nomo "Humboldt-Universitato en Berlino" ofte skribiĝis en Der esperantist kaj PACO (revuo) kaj aliaj paperoj de UEA kaj TEJO (longe antaŭ la invento de vikipedio en 2001). La okcidentanoj devis iom alkutimiĝi, ke oni dekomence preferis la finon "en Berlino", kvankam internacie pli kutimus fino "de Berlino", sed tio estis pro la same nekutima germanlingva nomo "zu Berlin", kiu ĝuste tradukiĝas al "en" aŭ en kutime ĉiutaga germana lingvaĵo al "in Berlin". Eble helpis toleri la iom nekutiman pozicion de nacilingva nomo antaŭ la vorto "universitato" la fakto, ke la vorto Humboldt prononcatas en Esperanto "Humbolt", do preskaŭ same (la palan konsonanton "d" inter du aliaj konsonantoj ĉiukaze multaj homoj neglektus en prononco): mi dubas se la nomo estintus pli klare ne-esperanta, "Houston Stewart Chamberlain-universitato" aŭ "Armand Jean du Plessis de Richelieu-universitato", ĉu oni tiel facile tolerintus kunpremi vorton kun ne-esperanta komenco kaj esperanta fina parto. Kaj helpis la fakto ke ĉiuj berlinaj esperantistaj studentoj nur mallonge nomis ĝin "HU (Berlino)", en tiu sinsekvo, kaj estintus iom nelogike se HU estus mallongigo por "Universitato Humboldt" (="UH"). ThomasPusch (diskuto) 10:21, 7 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]