Diskuto:Konsonanta skribsistemo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alinomi: Konsonanta alfabeto + Abĝado → Konsonanta skribsistemo[redakti fonton]

Bedaŭrinde la artikoloj pri skribsistemoj de la mondo en la Esperanta Vikipedio senkritke paŭsas la konfuzajn artikolojn tiutemajn el la angla Vikipedio, kiuj sekvas la skolon de en:Peter T. Daniels. Tiuj artikoloj prezentas la skolon de Daniels senalternative, kiel ion firme establitan kaj sole uzatan; dum fakte ĝi estas kritikinda kaj kitikata (ankiaŭ anglalingve), kaj ne ĉie akceptita.

Dum multaj Vikipedioj (kaj inter ili la Esperanta) meĥanike kopias la anglan, la Vikipedioj kun pli solida lingvoscienca tradicio donas la sistemajn terminojn. Kp

Laŭ la modelo de la artikoloj germana kaj franca mi aldonis terminologian noton pri «abĝado», kie oni povas trovi resumon de la kritikoj (la reston de la artikolo mi ankoraŭ ne tuŝis). Fakte, ankaŭ la Vikipedioj angla kaj Esperanta enhavas la artikolojn «Hebrea alfabeto», «Araba alfabeto» ktp, kvankam laŭ la sistemo de Daniels ili estus «Hebrea abĝado» ktp. La sistemo de Daniels tro forte kaj tute senbezone perfortas la komunan lingvon.

La tradiciaj sistemaj terminoj sonskribo, silaba skribo, konsonanta skribo, vokala-konsonanta skribo estas pli radikŝparaj, memklarigaj kaj pli kompletaj ol la konfuza sistemo de P.T. Daniels. Evidente ili pli konvenas al Esperanto. «Abĝado» estas ĵargona neologismo ne trovebla en la vortaroj.

La Vikipedioj franca kaj hispana donas alian terminformon, «Konsonanta alfabeto». Tio estas pli komprenebla ol «Abĝado», tamen koncepte tio estas konfuza: «konsonanteco» estas eco de skribsistemo, ne de grafemaro. Unu sama alfabeto hebrea estas uzata en skribsistemo pure konsonanta kaj en sistemo konsonanta-vokala (vd Hebrea skribo), samkiel en Jida ortografio. La germana de:Konsonantenschrift estas koncepte pli ĝusta.

Tiuj artikoloj konfuzas la nociojn alfabeto kaj skribsistemo (kaj konstante misuzas «alfabeto»n anstataŭ skrib[sistem]o); ili enkondukas malnecesajn terminojn anstataŭ pli sistemaj terminoj, ekz‑e «abĝado» anstataŭ la memklariga «konsonanta skribo» (cetere, tiu abĝado indikas jen signaron, jen skribsistemon).

La tradiciaj sistemaj terminoj sonskribo, silaba skribo, konsonanta skribo, vokala-konsonanta skribo estas pli radikŝparaj kaj pli kompletaj: en la sistemo de P.T. Daniels mankas klara termino por la Eŭropa vokala-konsonanta skribo — en tiu sistemo oni nomas ĝin simple «alfabeto», supozante ke la konsonantajn skribsistemojn oni nomas «abĝado» ktp; tamen tio tro devias disde la kutima vortuzo, kaj anstataŭ «hebrea, araba … abĝado» la Vikipedioj donas la tradiciajn hebrea alfabeto, araba alfabeto ktp.

Resume, ni alinomu «Abĝado»n kaj forigu la samteman «Konsonantan alfabeton». Sergio (diskuto) 05:31, 13 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]