Diskuto:Kontinentoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu iu kontrolos la paĝojn pri kontinentoj por certigi ke ili akordas? Mi bezonis la esperantajn nomojn de landoj en la Persa Golfo do mi prikontrolis la paĝojn Afriko kaj Azio kie estas listoj de landoj kaj mapoj, kaj mi trovis kelkajn aferojn (inter aliaj): Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj aperas sur la mapo de Afriko sed en la listo de Eŭropo. Barejnon kaj aliajn landojn mi sukcesis trovi en neniu mapo. Omano aperas en neniu listo aŭ mapo. Kuvaijtio aperas en la listo de Eŭropo sed Kuvajto en la mapo de Afriko. Ktp. --Jacob SCHWARTZ

Mi ne jam faris mapon de la mezoriento (nu.... "tiu regiono kie afriko, eŭropo, kaj azio interkonektas, kiun ni ne nomu le mezorienta ĉar tiu estas eŭorpcentrisma"). Ili ja aperas en la mapo de afriko ĉar ili estas en la kvadrato de la mapo... Pri nomoj; mi ĝenerale prenis la nomojn de la "Landoj kaj Lingvoj" listo de Bertilo. Mi ne certas, ĉu mi ĉiam uzis la plej norman nomon ĉu ne... --Brion VIBBER
Ne gravis al mia komento kiun nomon ni uzas, mi nur atentigas ke la nomo sur la mapo kaj la nomo en la listo estu la sama. Kaj, jes, ĉiu parto de la globo estas en iu mapo, sed tiun mi ne intencis per "la lando ne estas sur la mapo." Mi intencis esprimi ke la nomo de tiuj landoj ne estas indikitaj en la mapoj. Sed aparte pri Barejno, ĝi estas insulo, ĉu ne? Do en tiu kazo, eblas ke nek la nomo nek la insulo aperas en la mapo, ĉar mi ne vidis insulon, sed eble mi rigardis en la malĝusta loko. Ankaŭ, mi ne rimarkis landon inter la Emirlandoj kaj Jemeno, kie Omano troviĝas. Do eblas ankaŭ en tiu kazo ke la landlimo (ne nur la nomo) ne aperas en la mapo? --Jacob SCHWARTZ
La manko de Omano estas eraro; ŝajne mi forgesis desegni la limon inter Jemeno kaj ĝi, kaj kolorigis la du kvazaŭ nur unu lando! Mi riparos. Bahrejno mi aldonis ankaŭ. --Brion VIBBER
Pri "Mezoriento": Eblaj nomoj Esperantaj: Golfio, Ĉe-golfio, Azieto, Kontinentkruco, Arabazio, Trikontinentio, Semida Interkontinento, Ĉe-Arabio, Mezujo/Mezio, Mez-eŭrazio, Arab-Eŭrazio, Semid-Eŭrazio, ktp. El tiuj nomoj, laŭ mi plej bonas "Arabazio" (sed eble minoritatoj kiel kurdoj kontraŭreagus? "Semidazio" ilin ja ankaŭ malinkludas, kvankam inkludas judojn.) aŭ eble "Mez-eŭrazio" (la kultura mezo de Eŭrazio, meze inter Eŭropo kaj Azio). Jes, prefere "Mez-Eŭrazio". Kion vi aliaj pensas?

--Bab


Mi pensas, ke ni ne devas inventi novajn politiko-geografiajn nomojn, eĉ por tiel nobla intenco, kia estas neŭtraleco. Ni riskas, ke tio forprenos de ni multegan tempon, ĉar post Mezoriento nepre venos Azio (ĝi signifas "oriento"-n en asiria lingvo - estas pura eŭropcentrismaĵo), poste Eŭropo ("okcidento" en la sama lingvo - estas azicentrismaĵo), Malgrand-Azio (eble por iuj granda!) kaj ĝia sinonimo Anatolio (ankaŭ "oriento", sed en greka lingvo), Aŭstralio (suda), Pacifiko (foje granda) k.a.

Se ĉiuj pensas ke Mezoriento kaj ĝia antaŭa signifo Levanto ne plu taŭgas, mi proponas uzi simplan geografian terminon: Sud-Okcidenta Azio. Ĉar Azio estas unu tuto (sendepende de ĝia etimologio!), ni povas erari minimume. Vi povas diri, ke ĉi tiuj du nocioj ne koincidas unu al alia. Certe vi estas prava - sed neniu povas ĝuste difini kio estas Mezoriento: ĉu nur Palestino, aŭ +Sirio-Jordanio, aŭ ++Turkio, aŭ ... mi mem vidis 3 aŭ 4 signifojn.

Interalie, t.n. Mezoriento, laŭ ĉiu konata senco, situas en Azio, sed ne inter Eŭropo kaj Azio.

-- Avtandil


Avtandil, vi miksas du aferojn malsamajn: La etimo de vorto ne egalas la nunan asociigaĵon de la vorto. Kvankam Azio signifas "orienton" en la Asiria lingvo, tio TUTE ne gravas, ĉar en Esperanto, ĝi signifas nure "Azion", sen ajna asociigo al "oriento". Etimologio ja estas amuzaĵo por lingvamantoj, sed kiam temas pri vortoj ankoraŭ centelcente analizeblaj por ordinaraj lingvouzantoj, kontraŭlogikaj neneŭtralaĵoj laŭ mi estas tute superfluaj. Ke Anatolio signifas "orienton" por grekoj estas je ilia bono, ĉar tiele ili bonege komprenas, pri kia areo temas: Tiu oriente de Grekio. Ke la sama vorto nur signifas "Turkian Ĉefinsulon", sen tuja direkt-sciigo, por esperantistoj simile estas je nia bono, ĉar ni loĝas en la tuta mondo, kaj ne bezonas la samajn informojn kiel tiuj nure vivantaj en Grekio. Por Esperantisto ne regantan eŭropan lingvon, la "Mezoriento" povas esti ie ajn, depende de ŝlia hejmloko. En ĉi tiu aparta kazo ni tial, laŭ mi, ne nur devas, sed estas devigitaj inventi "novan politiko-geografian nomon".

Ni devas zorge distingi inter laŭetima kaj laŭvorta signifoj, kaj ne esti blindigataj de etimologio. Eĉ se ĉiuj esperantistoj tuj aŭdinte la vorton Aŭstralio tuj komprenus signifon "Suda Lando", tio ne estus ege problema, ĉar vere Aŭstralio situas sufiĉe proksime al la Suda Poluso. Ĉiuokaze, ne egzistas poluso orienta, nek okcidenta; kaj samtiel ne kulturo orienta aŭ okcidenta, sed nur Eŭrop(id)a, Okcidentazia, Orientazia ktp.

-- Bab

Ĉu ni devas ŝanĝi la nomon de ĉi tiu paĝo al Kontinento anstataŭ Kontinentoj? --Chuck SMITH