Diskuto:Lingvoj de la Eŭropa Unio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jam en 2012 la vikipediisto Iketsi proponis kunigi la artikolojn oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio kaj lingvoj de la Eŭropa Unio. Li metis ŝablonon al la unua menciita teksto, sed tiu ŝablono simple ne atentiĝis, kaj diskuto ne ekestis. Mi persone ne favorigas kunigon de la materialo el ambaŭ artikoloj, ĉar la du tekstoj evoluis al malsamaj direktoj kaj ambaŭ jam havas relative multajn informojn. Sed la titoloj tamen ne bone respegulas la enhavojn. Laŭ mi, la teksto oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio multe informas pri lingvoj ne oficialaj en la unio (tiuj informoj prefere ne estu sub tiu artikola titolo, kiu limiĝu al la nun 24 oficialaj lingvoj), kaj la artikolo lingvoj de la Eŭropa Unio havas multajn informojn, kiujn mi metus sub titolon "lingvolernado en la Eŭropa Unio". Sed laŭ supraĵa rigardo en la alilingvaj vikipediaj artikoloj ne estas pli granda ordo, kaj alia, alilingva vikipedia artikolo "lingvolernado en la Eŭropa Unio" aŭ "kapabloj pri fremdaj lingvoj en la Eŭropa Unio" al mi ĝis nun ne estis trovebla en alilingva viki-projekto. Mi nur trovas, ke ekzemple la angla artikolo pri la dua temo komenciĝas per ŝablono "This article has multiple issues": do la fakto ke traktiĝas diversaj temoj sub unu artikola titolo ankaŭ konatas tie (en la angla ekzistas nur unu artikolo). Mi lasus la du e-lingvajn artikolojn, kaj tamen proponus pli klare diferencigi ke la unua artikolo koncentriĝu unue pri la 24 oficialaj lingvoj, kaj due (substrekante la adjektivon pri oficialeco) pri apliko de plurlingvismo en la institucioj de la unio, dum la dua artikolo pli klare fokusiĝu pri la "lingvolernado en la Eŭropa Unio" fare de la civitanaro, kaj konsidereblus ĉu eĉ eblus doni al ĝi la titolon "lingvolernado en la Eŭropa Unio" (tamen mi hezitas proponi tion, ĉar mi ĝis nun ne trovas tiun titoligon en alilingva viki-projekto, kaj malelegantas apartigi la e-lingvan artikolon el la vico de alilingvaj pri la "lingvoj de la Eŭropa Unio"). Ĉiukaze Iketsi pravas ke estas ia malordo, sed evidente lia propono de 2012 pri simpla kunĵeto de la du tekstoj tiam ne renkontis eĥon kaj subtenon de aliaj vikipediistoj. ThomasPusch (diskuto) 10:45, 2 jun. 2016 (UTC)[Respondi]


Laŭ Eurostat, komence de 2020 en la EU vivis 514 292 912 civitanoj inkluzive de 67 086 777 britoj (13,04%), tio estas 447 206 135 sen la britoj. Se tiu ĉi tabelo diras ke estus entute 13 % da denaskaj anglalingvanoj en EU komence de 2020, tiam sen la britoj restus -0,04% da anglalingvaj irlandanoj kaj maltanoj (laŭ Eŭrostat komence de 2020 tamen estis sume 4 943 466 plus 497 724, sume 1% de la EU-anoj, ne ĉiuj denaskaj anglalingvanoj, sed probable granda parto). Tia kalkulo ne povas ĝusti! Sendube la nombro de 13 % da denaskaj anglalingvanoj en EU antaŭ la Briteliro estis tro malalta. Ĉu iu havas fidindajn nombrojn pri denaskaj anglalingvanoj kun EU-civitaneco komence de 2020?? ThomasPusch (diskuto) 19:32, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi nun provizore ŝanĝas la tabelon al
Plej parolataj lingvoj en la Eŭropa Unio
Lingvoj Landoj Kiel unua lingvo (procentaĵo rilata al la EU-anaro) Kiel fremda lingvo (procentaĵo rilata al la EU-anaro) Procentaĵo de la EU-anaro parolanta la lingvon
angla  Irlando  Malto 1% 38% 39%
Sed: Klaras ke la procentaĵoj nun ne sumiĝas je 100, sed tamen jam pli proksime al la vero ol la antaŭaj ciferoj. Necesas fidindaj referencoj!
--ThomasPusch (diskuto) 19:42, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Kombinante la loĝantaron de 2020 (Eurostat) kun la procentaĵoj de denaskuloj de 2005 (Eurostat, p. 8), kreeblas la sekva tabelo:

♦ lando ♦ % denaskuloj lande ♦ landanoj sume ♦ denaskuloj sume ♦ % en EU sen Britio
BG bg 90% 6.943.254 6.248.929 1,40%
ES ca 9% 47.054.924 4.234.943 0,95%
CZ cz 98 % 10.674.178 10.460.694 2,34%
LU de 4% 625.669 25.027 0,01%
DE de 90% 83.159.604 74.843.644 16,74%
AT de 96% 8.908.676 8.552.329 1,91%
sume de 83.420.999 18,65%
DK dk 97% 5.839.809 5.664.615 1,27%
EE ee 82% 1.326.601 1.087.813 0,24%
EL el 99% 10.691.204 10.584.292 2,37%
CY el 98% 885.907 868.189 0,19%
sume el 11.452.481 2,56%
MT en 2 % 497.724 9.954 0,00%
IE en 94% 4.943.466 4.646.858 1,04%
sume en 4.656.813 1,04%
ES es 89% 47.054.924 41.878.882 9,36%
FI fi 94% 5.528.576 5.196.861 1,16%
BE fr 38 % 11.487.179 4.365.128 0,98%
LU fr 6% 625.669 37.540 0,01%
FR fr 93% 67.204.763 62.500.430 13,98%
sume fr 66.903.098 14,96%
HR hr 98% 4.054.406 3.973.318 0,89%
HU hu 100% 9.739.030 9.739.030 2,18%
IE ie 11% 4.943.466 543.781 0,12%
IT it 95% 60.233.172 57.221.513 12,80%
LT lt 88% 2.759.230 2.428.122 0,54%
LU lu 77% 625.669 481.765 0,11%
LV lv 73% 1.905.482 1.391.002 0,31%
MT mt 97% 497.724 482.792 0,11%
BE nl 56 % 11.487.179 6.432.820 1,44%
NL nl 96 % 17.342.709 16.649.001 3,72%
sume nl 23.081.821 5,16%
PL pl 98% 37.968.244 37.208.879 8,32%
PT pt 100% 10.261.867 10.261.867 2,29%
RO ro 95% 19.282.488 18.318.364 4,10%
FI se 5% 5.528.576 276.429 0,06%
SE se 95% 10.348.449 9.831.027 2,20%
sume se 10.107.455 2,26%
SI si 95 % 2.083.676 1.979.492 0,44%
SK sk 88% 5.455.848 5.346.731 1,20%

Mi konscias ke la tabelo ne estas bele formatigita, kaj estas iom malelegante kombini procentaĵojn de 2005 kun aktualaj loĝantaroj de 2020, sed tiom forte la procentaĵoj ne povas esti ŝanĝiĝintaj dum la jaroj.

ThomasPusch (diskuto) 00:27, 3 feb. 2020 (UTC)[Respondi]