Diskuto:Mangostano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Mangosteen » el la anglalingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.

Titolo kaj enkonduko[redakti fonton]

La titolo de la artikolo nun malkongruas kun nomo uzata en ĝia teksto. RG72 (diskuto) 04:47, 21 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton, RG72. Laŭ NPIV la termino estas mangostano, kiel la nuna titolo. Sed en PreVo kaj tial ankaŭ en Reta Vortaro okazas parte distingo inter la arbo (tie: mangostanarbo, mangostanujo, mangastano 2.) kaj la frukto (tie: mangostano 1.). Kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 15:36, 9 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Saluton kara! Hm... Sed ŝajnas ke ĝenerale en Esperanto haveblas distingo inter la arbo kaj ĝia frukto (pomo/pomarbo ktp). Aliflanke, ĉu haveblas ŝanco ke iam aperos aparta artikolo pri frukto? Eble ni diskutigu tion ĉe VP:AA.RG72 (diskuto) 03:07, 15 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
Saluton, kara :-) Eble ja sufiĉas iomete ŝanĝi la enkondukan frazon, por eviti alinomadon. - Mi dubas, ke foje estos aparta artikolo pri la frukto. Laŭ NPIV ja temas pri specio. Alie estus ĉe genro. Tial ja iomete lamas la komparo kun "pomo" resp. "pomarbo". Amike --Tlustulimu (diskuto) 10:13, 15 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Bone, do mi pensas ke vi povas fari tiun korekton, ja vi jam havas klaran ideon pri tio kaj ĝi kongruas al ĝenerala sistemo. RG72 (diskuto) 04:21, 16 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton, @RG72:. Finfine mi rearanĝis iomete la komencan tekston. Krome mi aldonis tri referencojn, nome pri NPIV, Plena Vortaro Esperanto-Germana kaj PreVo resp. Reta Vortaro. PreVo estas apo, kies enhavo baziĝas sur la Reta Vortaro. --Tlustulimu (diskuto) 11:20, 23 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
Saluton kara! nun la afero aspektas glata. RG72 (diskuto) 11:29, 23 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
Tamen ankoraŭ rimarko de mi. - Ŝajnas al mi, ke la parte pedantaj uloj, kiuj emas distingi ĉikaze inter la arbo kaj la fruktoj per apartaj terminoj, verŝajnege perdis la scion pri neceso kaj sufiĉo, laŭ René Saussure. Aŭ eble eĉ ne konas tion. Mi esperas, ke tiu kvazaŭa "modo" eble eĉ denove malaperos kaj oni denove memoros (almenaŭ iomete) pri la fama sviso. --Tlustulimu (diskuto) 11:32, 23 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi tute konsentas kaj same esperas. RG72 (diskuto) 12:08, 23 apr. 2021 (UTC)[Respondi]