Diskuto:Marina Ovsjannikova

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Problemo pri nomo en la ĉapitro "Reagoj"[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke la la jeno ne estas en ordo: Timofei Dzjadko (Тихон Дзядко). Kial li en latina skribo havas alian antaŭnomon ol en la cirila?

Mi rekomendas, ke artikolojn kun nomoj en cirila skribo prefere redaktu uzantoj, kiuj scipovas legi la cirilan alfabeton. Alie tia fuŝo ne estus evitebla. Amike --Tlustulimu (diskuto) 19:37, 15 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

Estas tre konfuze. Laŭ rusa Vikipedio, tri fratoj Tiĥon, Timofej kaj Filip Dzjadko laboris ĉe Doĵd. - Amike, Moldur (diskuto) 21:09, 15 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus trovis la nomon "Тимофей Дзядко" resp. "Timofei Dsjadko" en la rusa kaj germana artikoloj kaj jam korektis laŭ ili. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 09:38, 17 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Tre bone – dankon! Vi vere detale esploris kaj korektis tiun konfuzon. - Sincere, Moldur (diskuto) 09:54, 17 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Se Дзядко, do prefere Dzjadko, ĉar temas pri z, ne s. RG72 (diskuto) 10:31, 17 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Saluton, @RG72:. Dankon pro via klarigo. Tamen en la artikolo mi jam uzas z. Antaŭe mi nur citis la germanan latinigon de lia nomo. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 12:08, 17 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
Eble ŝanĝendas "ĉefredaktisto" al "kunlaboranto". Laŭ informo ĉe Doĵd, ĉefredaktisto estis la alia frato, Tiĥon. - Sincere, Moldur (diskuto) 10:52, 18 mar. 2022 (UTC)[Respondi]