Diskuto:Nankino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne havas PIV2, sed almenaŭ en PIV1, tiu urbo nomiĝas "Nankino", sen -g-, analoge al "Pekino" (tiel en PIV, kaj en la informoj pri la venontjara UK, kaj ankaŭ en ĉi tiu vikipedio). Mi do proponas ke ĉi tiu artikolo estu translokigota al "Nankino". Gunnar Gällmo 18:14, 11. Dec 2003 (UTC)

Mi havas neniun nun, sed mi memoras Nankeno, aŭ, ĉu ĝi estis teksaĵo? -- :) 00:52, 12. Dec 2003 (UTC)

Sed mi neniam aŭdis pri Pekeno, kaj mi kredas ke la dua silabo en Pekino kaj Nankino estas la sama en la ĉina (Peking-Nanking aŭ, pinjine (se mi ne eraras), Beijing-Nanjing. Gunnar Gällmo 16:45, 12. Dec 2003 (UTC)

Vi pravas, ili estas "ĉefurbo de Nordo/Sudo" respektive. Tamen komparu Afganio kaj Pakistano, ambaŭ el -stan. Ne miru pro nekoheraĵoj pri loknomoj.
Laŭ ReVo (Revo:nanken), nankeno estas teksaĵo origine el ĉina urbo Nankeno. en: nankeen, de:Nanking, hu:nanken, nl:nanking, pt:nanquim, ru:нанка.
Laŭ PIV, estas kapvortoj por "NANKENO:FU,I. NANKINO:GEO;MA"
Nankino ŝajnas pli ofta en Google ol Nankeno. Nankingo apenaŭ aperas en vikipediaĵoj.
Do ŝajnas saĝe movi al Nankino, kaj titoli "NankinoNankeno (Nanjing) estas ĉina urbo...". Metu supre: "Nankeno estas ankaŭ speco de katuno.----



Karaj amikoj, mi havas multajn problemojn kun urba nomoj. La problemo kun "Nankino" ne estas ununura. Esfahano aŭ Isfahano, Tehrano aŭ Teherano, Heidelberg aŭ Heidelbergo aŭ Hajdelbergo, Ladenburgo aŭ Ladenburg, Konjao aŭ Konjo (Ikonion, Ikonium, Konya), Sao-Paŭlo same listo de urboj aŭ San-Paŭlo? Kio devus decidi? La loĝantaro, la esperantistoj de urbo, kutimo, nacia komisiono, internacia komisiono? Mi ne volas ne skribi artikolon, nur pro tio mi ne scias korektan nomon. Bonvole ŝanĝu nomon personoj, kiu scias pli bone ol mi. Multkolorbirdo 21:31, 12. Dec 2003 (UTC)
Kara Multkolorbirdo,
Vi faras heroan taskon. Daŭrigu tiel! Aliaj homoj povas ja korekti la titolojn, pri kiuj vi ne certas. Cetere, la klarigoj sub Vikipedio:Nomoj de titoloj (kaj aliloke) estas nun tro neklaraj aŭ konfuzipovaj. Mi klopodos dum mia Kristnaska ferio elfasoni pli facile kompreneblan kaj kompleksan regular-proponon. Bab 13:43, 13. Dec 2003 (UTC)
Dankon pro ŝati mian heroan taskon. Nun mi sentis fortigi fari novan heroan taskon, tio estas klasifikado de estaĵoj! Multkolorbirdo 17:16, 13. Dec 2003 (UTC)

La kutimo ĉe la surretaj ĉindevenaj paĝoj (ekz. ĉi tie) ŝajnas esti:

  1. Esperantigu la nomojn de ses urboj tiel: Pekino (Beijing), Shanhajo (Shanghai), Kantono (Guangzhou), Nankino (Nanjing), Hongkongo (Xianggang/Hong Kong), Makao (Aomen/Macao/Macau).
  2. Esperantigu la nomon Tibeto.
  3. Uzu pinjinsistemon (sen supersignoj) por la nomoj de aliaj urboj kaj provincoj: Tianjin, Suzhou, Dalian; Sichuan, Guangdong, Hebei.

Ĉu ni ne devus uzi la nomojn kiujn la ĉinaj esperantistoj uzas?
Jmb la 28an de feb 2004

Ankaŭ mi preferus "Nankino"- jc

Se tiel, kial vi do tiom fervore defendadis "Hongkongo", "Kingkongo" ktp.? La origina Ĉina nomo Nanjing klare entenas sonon [ŋ], kaj do laŭ viaj propre skizitaj reguloj devus transskribati per "ng". Bv. klarigi al mi, ĉar mi ne komprenas vin. Bab 14:49, 2. Jul 2005 (UTC)

Simple tial, ke ĝi jam sidas tiel en PIV, NPIV kaj aliaj, ankaŭ en pluraj paĝoj vikipediaj (kontrolu mem). Sed, fakte, ambaŭ formoj povas kunekzisti. Eble oni faru tiel. - jc

Do, se "Kinkongo" jam ... sidus (imagu!) en pluraj paĝoj vikipediaj antaŭ via kreo de l' artikolo, ĉu do vi ankaŭ preferus tian formon? Bab 5. Jul 2005 14:16 (UTC)

Ne nepre. La lingva nivelo de Vikipedio tre varias*. Ankaŭ tiuj du formoj eble povas kunekzisti. Mi simple montris, ke tiaj konsonantkombinoj estas sufiĉe oftaj en esperanto. Sed oni ne troigu pri duoblaj formoj. Eble kunvivu Honkongo apud Hongkongo kaj Ŝanghajo apud Ŝanhajo, kaj eĉ Nankingo apud Nankino, sed Pekino kaj Tajpeo prefere restu tiaj. Kiel mi montris en Esperantigo de vortoj el hispana fonto, ne eblas trovi un regulon por solvi ĉion; foje necesas samtempe apliki regulojn kvazaŭ interkontraŭdirajn! Parenteze, kial vin tiom interesas mia opinio? Cetere, se vi venos al KEF 2005 ni povos babili persone pri ĉi tiaj aferoj. - jc

(* PS: la artikolo mem pri Nankino estis verkita en tre fuŝa esperanto. - jc)

Min interesas via opinio ĉi-tie ĉar mi ne konsentis kun vi en la diskutoj pri Kingkongo kaj Makgufino, kaj jen subite kaj surprize mi vidas vin apogi "simpligitan" formon kiu pli ŝuldas al prononco ol grafismo. Via opinio gravas ĉar vi estas sperta esperantisto; kiam Bertilo aktivis vikipedie, mi ankaŭ kaptis la okazon diskuti kun/kontraŭ li. Cetere, mi venos al KEF. 129.177.239.201 5. Jul 2005 16:39 (UTC)

En PIV1970 estas Nankino, kaj en PIV2002 estas Nankino. Lingvano 5. Jul 2005 15:26 (UTC)

Mi ĝenerale preferas kaj rekomendas sekvi vortarojn. NPIV faris multegajn ŝanĝojn kompare kun PIV, el kiuj sufiĉe multajn mi opinias arbitraj, neoportunaj aŭ rekte eraraj (erari estas home). Cetere, ne nur vortaroj, ankaŭ la lingvouzo mem evoluas. Ĉiel ajn, vortaro havas la avantaĝojn , ke ĝi estas kolektiva verko, kaj ke teorie ĝin povas konsulti kiu ajn. - jc