Diskuto:Pollando

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ĉiam pensis, ke mi vivas en geografia centro de Eŭ­ropo :)


Belegaj mapoj, gratulon! Tamen devas esti Pomerio, ne Pomeranio. (Montanesko)


Ĉu ne estus konvene krei memstaran paĝon pri memorindaĵoj de Pollando, kie estas nun galerio de bildoj? Petro 16. Jan 2006 08:24 (UTC)

Ĉu oni forviŝu galerion de 52 bildoj el la artikolo? Petro 2. Apr 2006 06:16 (UTC)


Laŭ la principoj de Vikipedio la artikoloj devas enhavi faktojn, sed ne opiniojn kaj ne onidirojn. Do la subaj frazoj estas forigindaj, des pli ke ili nenion novan aldonas pri historio de Pollando:

"Hodiaŭ eĉ en Rusio tiu afero estas multfoje kaŝata kaj la ĉefaj institucioj ne volas atribui, ke ĝi estis genocido. Ofte oni ekskuzas komunistan reĝimon en Rusio, ke antaŭe poloj mortigis rusajn militkaptitojn post la pola-bolŝevika milito en 1920 jaro. Laŭ Memorialo (la rusa-pola institucio de la memoro pri "Katin") ĝi estas malvero pro tio, ke rusaj militkaptitoj mortis per la epidemio de gripo kaj eĉ polaj militkaptitoj estis multe pli mortemaj poste en Rusio." Vikipediisto:Mikaelo

Mi vidas, ke neniu kontraŭis pri mia antaŭa rimarko. Do mi forigis la menciitajn frazojn. --Kunlaboreme, Mikaelo 16:31, 22. Feb 2009 (UTC)

Duoblaj literoj[redakti fonton]

Esperanto ne havas dublajn literojn! Ĝi devus 'Polio' aŭ 'Polujo'. Ĉu vi pensas? Inner strength from love (diskuto) 08:40, 21 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Polio (Pol+i+o), Polujo (Pol+uj+o), Pollando (Pol+land+o). --Dominik (diskuto) 08:57, 21 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Teorie vi tute pravas, sed polio-polujo signifas pole grandan blasfemaĵon, tial la poloj tiel decidis, ke estas nur Pollando.--Crosstor (diskuto) 09:38, 21 jun. 2016 (UTC)[Respondi]
Laŭ la Ekzercaro (parto de la Fundamento), paragrafo 36, vi ne pravas. En la tiea dua frazo aperas la nomo Anno, kiu montras duoblan n. Kiu do "inventis" la kvazaŭregulon, ke duoblaj literoj ne eblus? Tio estas malvera. Ili estas maloftaj, sed ne forestas. Krome la vorto "Pollando" estas kunmetaĵo kaj tial l aperas duoble. --Tlustulimu (diskuto) 16:47, 27 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Mankas referencoj en plej granda parto de historio, kulturo kaj Esperanto. Kiam eblos, estos bone solvi almenaŭ parte tiujn mankojn.--kani (diskuto) 19:36, 27 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]