Diskuto:Portugala Santomeo kaj Principeo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Kani: La artikolo pri Portugala Santomeo kaj Princo kun ruĝliteraj mencioj pri insulo Santomeo kaj insulo Princo ekestis en 2014 tute sendepende de la teksto de 2002 pri la nuna lando, kiu nomiĝias Santomeo kaj Principeo kaj blulitere mencias la insulojn Santomeo (insulo) - kun samnoma ĉefurbo Santomeo - kaj Principeo. Ĉar pri la nova ŝtato jam kreiĝis multaj paĝoj kaj kategorioj, kaj la vortaroj kaj eksteraj mapoj kiel tiuj de guglo ankaŭ uzas la nomon Principeo por la insulo, preferindas tiun ĉi artikolon adapti al formo Santomeo kaj Principeo.

Sincere dirite, la formoj Santomeo kaj Principeo[1]Sao-Tomeo kaj Principeo[2] estas principe egalrajtaj - ne eblas diri de iu estus fuŝa eraro kaj la alia la benita kaj sole ĝusta formo. Mi suspektas ke Sao-Tomeo estas la pli frua formo, kvankam la tutfreŝa PIV de 2020 ankaŭ voĉdonas por ĝi, dum la formo "Santomeo" uzas la analogion de aliaj portugallingvaj urboj kun traduko de São > "San-" kiel São Paulo > San-Paŭlo.[3] Tamen la avantaĝo de la formo "Santomeo" estas, ke ĝi pli facile integriĝas en la esperantlingvan vortprovizon, ĉu kiel adjektivo (ekz. en "santomea kuirarto") aŭ en kunmetitaj vortoj (ekz. en "menciindas la jenaj santomeanoj"). Tial elegantas preferi la formon "Santomeo kaj Principeo", kiel oni jam pli longe kutimas en Vikipedio, sen ke io pri "Sao-Tomeo" estus kritikinda. La formon "Santomeo" ankaŭ jam nomis tiu ĉi teksto, sed ĉiuj vortaroj samopinias pri preferinda formo Principeo por la pli malgranda el la du ĉefaj insuloj, kvankam facilas vidi, ke la nomo etimologie venas de la vorto princo. Sed ofte tradiciaj landonomoj ne samas al la etimologia signifo de nomo, kiu estus tute ĉiutaga vorto - kiel ankaŭ Nederlando ne simple nomiĝas "malalta parto", Argentino ne simple nomiĝas "arĝentejo" (kiu povus ankaŭ esti malgranda vendejo de juvelisto faranta aĵojn el arĝento), kaj Litovio ne simple nomatas "tie kie multe pluvas". Do mi supozas, ke unuecigo al la formo Santomeo kaj Principeo, ne "Princo", tolereblas, ĉu? Kaj krome indas aranĝi la internajn ligilojn tiel, ke ne aspektas tiel kvazaŭ artikoloj pri la du ĉefaj insuloj tute ne ekzistus.

Sincere salutas --ThomasPusch (diskuto) 09:04, 2 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi jam vidas, ke vi jam faris la koncernajn ŝanĝojn. En ordo. Mi havas kutimon ne lasi neuzitajn ruĝajn ligilojn, ĉar eble ili estas aŭ estos ankaŭ ie en aliaj artikoloj; mi aludas al insulo Santomeo kaj insulo Princo; ĉu indus konverti ilin en alidirektiloj? kani (diskuto) 11:10, 2 dec. 2022 (UTC)[Respondi]