Diskuto:Saudi-Arabio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas malkohero inter Saudi-Arabio kaj Saŭd-Arabio. Laŭ mia scio, pli bonas Saud-Arabio. Ĝi estas la parto de Arabio regata de idoj de Saudo. Mi pensas, ke Saud estas pli ĝusta ol Saŭd ĉar la araba nomo havas konsonanton inter a kaj u. Eĉ se tiu konsonanto ne estas prononcata en Esperanton, diftongigi ĝin estas tro laŭ mi. -- Davidme (Daudme?)



La elekto inter "SAUD" kaj "SAŬD" estas malfacila. Tute pravas, ke "saud" pli laŭas la sonon de la Araba nomo. Aliflanke "aŭ" estas en Esperanto multe pli normaleca kaj kutima en tia pozicio en vortoj. Sekve "Saŭda" iom pli bone sidas en Esperanto ol "Sauda". Mi pensas, ke multaj, vidante la skribon "Sauda Arabio", emas imagi, ke temas pri akcidenta forlaso de la supersigno. Verŝajne per tia rezonado la Akademio siatempe elektis la formon "Saŭda" en sia listo de Normaj Landnomoj (ĝi tiam konsideris ankaŭ la formon "Sauda" plene konsciante, ke tiu pli laŭas sone la Araban nomon).

En tiaj ĉi aferoj ne temas nur pri rigora fonetika redono de fremda vorto, sed ankaŭ pri kreado de nomo bone sidanta en nia lingvo.

Al mi ŝajnas, ke eĉ se "Sauda" estus principe iom pli bona, ĝi ne estas sufiĉe pli bona por ke oni ĉi-detale iru kontraŭ la rekomendoj de la Akademio. Tial mi proponas resti ĉe "Saŭda".

Alia demando estas, ĉu uzi kunmeton aŭ duvortaĵon: "Saŭd-Arabio" aŭ "Saŭda Arabio". Tio estas pli triviala afero. En la Araba nomo la vorto "Saudi" efektive estas adjektivo (la "i" estas adjektiva finaĵo), kaj tial ŝajnas oportune sekvi tion ankaŭ en Esperanto.

Bertilo WENNERGREN

Laŭ mi, tio "SAŬD" estas (eble kritikinda) provo eŭropecigi arab-devenan nomon. Certe, estas pli ofta son-kombino Esperanta ol au, kvankam tiu lasta ankaŭ troviĝas de temp' al tempo:

praulo, balau! - kaj eble mi menciu mian plejfavoratan ekzemplon: traumata ( = penetrata, vidu la artikoleton pri Ŭ).

Bertilo skribis: "Mi pensas, ke multaj, vidante la skribon "Sauda Arabio", emas imagi, ke temas pri akcidenta forlaso de la supersigno." Ĝuste samtiel pensis Davidme kiam li ekvidis la artikolon pri soulo...

Defendi hiatigon de origina diftongo fremdeta al Esperanto ŝajnas al mi iom strange kiam oni samtempe defendas diftongigon de origina hiato kia jam troviĝas en Esperanto.

--Bab, kiu parte kreskis en Norvega vilaĝo Sauda [seŭda]...

Kaj ankaŭ, laŭ la argumentado de Bertilo, ni ŝanĝu la nomon de Nauro al "Naŭro"! :-)

--Bab (kiu antaŭe nomis sin "Bjørn" Bab 11:49, 5. Okt 2006 (UTC))


Bjørn:

Laŭ mi, tio "SAŬD" estas (eble kritikinda) provo eŭropecigi arab-devenan nomon.

Nu, pli ĝuste temas pri provo ĝin pli-Esperantecigi. La Franca uzas "au" (duvokale), kaj uzo de "aŭ" do neniel estas io aparte Eŭropeca.

praulo, balau! - kaj eble mi menciu mian plejfavoratan ekzemplon: traumata ( = penetrata, vidu la artikoleton pri Ŭ).

Jes, formo kun "au" neniel estus erara, nek malebla. Sed formo kun "aŭ", en nekunmetita radiko, estas multe pli kutima afero. Se oni vidas "au", oni tuj aŭtomate supozas, ke temas pri ia kunmetaĵo. Da radikoj kun ena AU vi ne facile trovos multajn.

Bertilo skribis: "Mi pensas, ke multaj, vidante la skribon "Sauda Arabio", emas imagi, ke temas pri akcidenta forlaso de la supersigno." Ĝuste samtiel pensis Davidme kiam li ekvidis la artikolon pri soulo...

Okaze de "soulo", kaj la formo "soulo", kaj la formo "soŭlo" aspektas fremde. Do, tiu komparo gvidas nenien.

Kaj ankaŭ, laŭ la argumentado de Bertilo, ni ŝanĝu la nomon de Nauro al "Naŭro"! :-)

Neniel. Ne temas pri io deviga, sed pri elekto inter du formoj ambaŭ eblaj, pri kiuj oni povas havi tre diversajn opiniojn. Neniuokaze la argumento por kaj kontraŭ estas nepre tre fortaj, kaj neniuokaze iu argumento estas senplie decida. Kion oni faras en tiaj okazoj? Nu, oni lasas al instanco kiel la Akademio de Esperanto, rekomendi solvon. La Akademio decidis por "Saŭda" kaj por "Nauro". Ambaŭ formoj estas tute akcepteblaj, kvankam certe neniu el ili ĉiujn kontentigos. Anstataŭ do serĉi perfektan solvon, ne troveblan, oni povas simple konstati, ke la afero ne tiom gravegas, kaj akcepti la rekomendon de tiu instanco, kies tasko estas fari rekomendojn pri tiaj ĉi aferoj.

Bertilo WENNERGREN


Do, ĉu vi povas klarigi al mi kial la Akademio decidis lasi la originan hiaton en Nauro, sed diftongigi son-ĉenon en Saud-, kiu estis eĉ ne hiato, sed vokalo+gorĝa konsonanto (nature malaperanta en lingvoj kiuj ne ĝin foneme havas)+vokalo?

Ne facilas akcepti rekomendon kiu ŝajnas nekohera... (Sed mi provu! :-) ) Bab


Pri la motivoj de la Akademio mi fakte nur povas diveni. Mi ne estis membro tiatempe, kaj la nunaj membroj ne donas tiel detalajn informojn pri la tiamaj diskutoj. Mi povas nur supozi, ke temis pri malfacilaj kompromisoj. La Akademian rekomendon ni uzu, ne ĉar ĝi nepre spegulas ian eternan nemezureblan saĝon, sed simple ĉar ĝi estas rekomendo de la Akademio, kaj ĉar ĝi estas rekomendo tute akceptebla (ne temas pri iaspeca granda misformo).

La informo, ke la Araba uzas nek "au", nek "aŭ", estas grava. Se estas tiel, la formo "au" tuj perdas sian plej gravan bazon: ke tio devus esti la Araba elparolo. Nun efektive ambaŭ formoj, "sauda" kaj "saŭda", aperas kiel pli-malpli egale "perfidaj" kontraŭ la origina nomformo. Oni povas tiam konstati, ke temas pri origina sono apenaŭ redonebla entute en Esperanto. Kaj tiam oni estas devigata uzi transprenon laŭskriban. Kompreneble tiam devas temi pri transpreno laŭ ofte uzata Latinlitera versio de la nomo: "Saud". Tiajn vortojn Esperanto rutine kaj kutime transprenas kun "aŭ" por "au.

Bertilo WENNERGREN