Diskuto:Sofia Ĉarlota de Hanovro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kopiita el la diskutpaĝo de la tekstokreinto Kani ĉi-tien:

Dankon al Kani pro la laboro pri la reĝedzino Sofia Karlota de Hanovro. Mi tamen volas proponi alinomi de "Karlota" al la pli mola "Ĉarlota" aŭ "Ĉarloto", esperantigo pli proksima al la efektiva prononco [ŝarlot(e)]? Vidu ankaŭ: Ĉarlota (Luksemburgo), Elizabeto Ĉarloto de Palatinato. Ĉu bone? Sincere, Moldur (diskuto) 20:58, 29 Dec. 2015 (UTC)

Moldur pravas, ke la esperantigo "Karlota", kvankam uzata en la hispana kaj itala, en kiuj ne ekzistas unulitera sono "ŝ", ne bone konservas la originan germanan prononcon "Ŝarlote" (respektive france "Ŝarlot"), kaj ke bonas unuece esperantigi la francan-germanan nomon Charlotte. La lingvoj, kiuj sisteme transprenas nomojn al sia literumo, tamen skribas "Š" (=ŝ, ekzemple la slovena, ĉeĥa, litova, latva, sendube ankaŭ la slovaka kaj kroata) aŭ cirile "Ш" (la rusa, ukraina, belorusa ktp) respektive Șarlotă (=ŝ rumane). Mi ĝojus, se estus libero en Esperanto simple traduki la francan-germanan nomon al formo "Ŝarlota", sed ĉar en la Esperanta literaturo "Ĉarlota" havas tradicion, sed por formo "Ŝarlota" mi trovas nenian literaturan referencon, mi suspire aliĝas al la propono de Moldur, kaj kun supozebla konsento de la tekstokreinto Kani alinomigos la tekston al nova titolo "Sofia Ĉarlota de Hanovro". ThomasPusch (diskuto) 10:44, 4 Feb. 2016 (UTC)