Diskuto:Svislando

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Reverkado[redakti fonton]

Ĉi-tiu paĝo bezonas evidente kompletan reverkadon. Mi alvokas (krom mia modestecon mem) ĉiujn svisojn kaj ne-sivsojn kun kompetentaj scioj prioritate kontribui al ĉi-tiu temaro. Nome tre malkompletas la faktoj pri la svisa historio --> oni ĉi tie cementas la eraran impreson, ke Svisalndo estiĝis en la jaro 1291, kvankam la unua svisa ŝtato fakte estiĝis en la jaro 1798 Helveta Respubliko, dum ĉio antaŭe estis pli loza unuiĝo ol la Eŭropa komunumo aŭ NATO. La vera fondodato de Svislando fakte estas 1848. Surbaze de la informoj de la Svisa Enciklopedio de Andy Künzli eblas ankaŭ kompletigi la informojn pri la Esperanto-movado en Svislando. Mankas la plej multaj lokaj Esperanto-kluboj. Mankas listo de la federaciaj konsilantoj. Mankas priskribo de multaj svisaj montoj, urboj, lagoj, entreprenoj, {fervoj-kompanioj ktp. ktp. Do, kontribuu!!!Amike DidiWeidmann 10:44, 16. Jan 2008 (UTC)

La artikolo intertempe jam evoluis - mankas tamen ankoraŭ pluraj kampoj. Rilate geografion kaj topografion oni devus paroli pri la regionoj (Alpoj, Mezlando kaj Ĵuraso), tiam necesus pli bone prezenti la edukan sistemon kaj komplete mankas ankoraŭ informoj pri la amaskomunikiloj (gazetoj, televido, radio, ĵurnaloj). DidiWeidmann 19:22, 18. Mar 2008 (UTC)

Leginda diskuto (malsukcesis)[redakti fonton]

Proponita de DidiWeidmann 09:46, 11. Jun 2009 (UTC)

  • Por:
  1. Por Por: Longharulo 10:14, 20. Jun 2009 (UTC)
  2. Por Por: Marcos 15:32, 16. Jul 2009 (UTC)
  • Detenas:
  1. Sindetena Sindetena: --Crosstor 07:10, 19. Aŭg 2009 (UTC)
  • Kontraŭ:
  1. Kontraŭ Kontraŭ: --Ziko 22:08, 20. Aŭg 2009 (UTC) Ankoraŭ multe da troaj ligiloj (jaroj), ligilumitaj titoloj, ofte alineoj aŭ eĉ sekcioj konsistas nur el unu frazo. Sekcio Komunejo: Estu simple parto de la retligiloj. Sed sur bona vojo.
  • Komentoj:

Se la aŭtoro bluigus la ruĝajn ligilojn, la artikolo nepre povus atingi la nivelon de "elstara artikolo". Longharulo 10:14, 20. Jun 2009 (UTC) --Crosstor 07:10, 19. Aŭg 2009 (UTC)Mi tre badaŭras, ke el la bona artikolo mankas erao de la romianoj kaj la sekvaj eraoj ĝis la fondiĝo

Leginda statuso[redakti fonton]

Intertempe la teksto certe konsidereblas leginda, kaj sume la e-lingvaj vikipediaj artikoloj pri Svislando estas tiom ampleksaj kaj modelaj, ke la "tegmenta teksto" pri la lando ankaŭ reprezente de ĉiuj aliaj pri la sama temo meritas la legindan statuson. Tamen - malgraŭ tiom da bonaj tekstoj pri Svislando - en tiu-ĉi teksto ankaŭ nun ankoraŭ restas multaj ruĝaj ligiloj, laŭ mi nekontentige multaj, kaj mi ne konsentus kun Longharulo ke simple necesas taskigi ke "la aŭtoro bluigus la ruĝajn ligilojn". Eĉ se unuopa vikipediisto kontribuas multe pri certa temo, kompreneble ankaŭ aliaj uzantoj kontribuu. Mi aldonas simbolan kontribuon per verko de nova artikoleto blazono de Svislando, kaj do bluigas unu ruĝan ligilon, sed alvokas ankoraŭ pliajn "bluigojn" fare de aliaj vikiepedianoj. ThomasPusch (diskuto) 10:01, 14 Apr. 2014 (UTC)

Sekcio "kritiko de la rekta demokratio": ĉu neneuxtrala?[redakti fonton]

@DidiWeidmann: Mi jes opinias ke tiu sekcio ne neuxtralas, ĉar la skribinto (ĉu vi?) fakte argumentas por sia opinio (ke rekta demokratio bonas). En la regularo mi legis ion kiel ke ankaŭ mal-indas nur sugesti opinion (ĉi-tage mi bedaŭrinde ne havas tempon por kontroli). Kaj ekzakte tio okazas en tiu sekcio: ĝi sugestas la opinion ke rekta demokratio estas bona ideo.

Almenaŭ ni forigu vortojn similaj al "timas kiel la peston", ne akcepteblaj en enciklopedio. Kaj ni strukturigu la sekcion jene: "Kelkaj politikistoj timas ... Al tio la difendantoj de rekta demokratio respondas, ke ..." Kaj ni trovu akcepteblan fonton por ĉiuj du opinioj.--KEO144000 (diskuto) 18:53, 24 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

La mankintajn fontojn mi aldonis. Ŝajnas ke aŭ vi aŭ iu alia intertempe iomete modifis la tekston, ĉar mi ne povas ion vidi en ĝi, kiu vundas la neŭtralecon. Jes temas pri prezento de opinioj, sed jam el la titolo "kritiko" evidentiĝas, ke tio estas prezento de opinioj (ne reklamo por tiuj opinioj) - do ne estas problemo. Ke rekta demokratio cetere estas pli efika formo de regado ja evidentiĝas el la rezulto: Svislando antaŭ la enkonduko de la rekta demokratio estis malriĉa kamparana respubliko, de kie la homoj elmigris pro manko da ekonomiaj perspektivoj. Post la enkonduko de la rekta demokratio en la jaro 1871 la respubliko transformiĝis al intertempe la plej sukcesa kaj riĉa lando de la mondo. Dum en niaj najbaraj landoj regule okazadas strikoj kaj protestoj, ĉar la homoj kontraŭstaras malbonajn decidojn de registaroj, en Svislando ni solvas ĉion en diskuto kaj politikistoj bone pripensas siajn decidojn. Kelkfoje decido tiel fariĝas malfacila, sed kiam decido estas prenita en popola baloto, tiam poste la homoj tiun decidon subtenas. Certe ankaŭ en rekta demokratio povas okazi falsaj decidoj, sed ilin eblas korekti per nova voĉdono, ankaŭ tio plurfoje okazis. Interesa fakto ankaŭ estas, ke la popolo kutime kun granda modereco voĉdonas, kaj ekstremismaj ideoj kutime ne sukcesas en baloto. La sukceso de la svisa respubliko (paco, prospero kaj bonfarto) estas fakto ne fordiskutebla, la bonfarto kaj riĉeco de Svislando estas rektaj rezultoj de ĝia politiko! Jen tio ne estas opinio, sed nedisputebla fakto - vi povas simple konsulti la ciferojn pri socia produkto, pri strikoj kaj protestoj ktp. ktp. DidiWeidmann (diskuto) 10:53, 30 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Jes, la ŝanĝojn faris mi. Dankon por la fontoj! (Mi ja samopinias pri rekta demokratio. Nur malplaĉis al mi la neperfekta neŭtraleco de tiu sekcio.)--KEO144000 (diskuto) 15:14, 30 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Disigi svisaj vilaĝoj kaj svisaj komunumoj[redakti fonton]

En Svislando, en la jaroj 2000 multaj novaj komunumoj esti kreitaj kunigante malnovajn komunumojn. Mi vidis ke @DidiWeidmann kreis multegon da artikoloj pri la svisaj komunumoj. Dankon por la laboro ! Tamen, li kreis ilin laŭ iliaj nunaj komunumoj, kiuj inkludas kelkfoje dekon da vilaĝoj.

Tiuj vilaĝoj havas malsaman gravecon, malsaman historion, ktp. Pro tiu observado, mi proponas konservi la artikolojn pri komunumoj, sed redakti po vilaĝo unu artikolon, menciante ekzemple «XXX-vilaĝo estas malnova svisa komunumo en kantono xxx». Fakte tiel faras la alilingvaj vikipedioj.

Kion vi opinias pri tiu propono ? La Tsaussevîlye (diskuto) 08:15, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

@La Tsaussevîlye: La evoluo estas ankaŭ en multaj aliaj eŭropaj landoj, kie ĉie oni preferas pli grandajn lokajn administrajn unuojn, por havi malpli multajn administrejojn kaj iom ŝpari monon. Ĝenerale, kaj tiel mi ankaŭ proponas ĉi-tie fari, la vikipedia ideo estas ke bonas havi unu artikolon por ĉiu komunumo. Tio ne memkompreneblas, ĉar neniu artikolo skribas sin mem. Ekzemple en Francio kaj Svedio, sed ankaŭ en multaj aliaj eŭropaj landoj ankoraŭ multaj artikoloj pri komunumoj mankas (kaj en Italio estas multaj urĝe prilaborendaj kaj vastigindaj paĝoj). Se estis komunumo kun esperanta artikolo, kiu nun perdas sian statuson de komunumo kaj restas simpla komunumoparto (en Italio oni dirus "frakcio"), ankaŭ nomebla vilaĝo, tiam la ideala ideo estas adapti la tekston de komunumo al la nova statuso kaj lasi ĝin. Nur se tio kostus absolute tro multan tempon (ekzemple en Italio estis multaj mizeraj tekstoj el nur unu frazeto, tute fuŝita informkesto, foje ankoraŭ fuŝita ruino de eksa bildo kaj sen indiko ke temus pri ĝermo aŭ eĉ ĝermeto, tiel ke "adapti" tiun mizeran ĝermeton signifus nove verki ĝin), tiam pravigeblas forigo de ne savebla pseŭdoteksto. Sed aliflanke ne estas la atendo, por ĉiu vilaĝo aŭ domaro krei propran artikolan ĝermon (minimumo por geografia Esperanto-teksto estas tri frazoj, bona informkesto, almenaŭ unu kategorio kaj se iel eblas almenaŭ unu ekstera ligilo - bonvenas pli da frazoj, pli da eksteraj ligiloj, pli da fotoj, kaj permeseblas se ne nepras eĉ eksteraj referencoj). Do se oni volas por iuj vilaĝoj fari artikolon, oni rajtas (ekzemple pri vilaĝoj en Ĉeĥio estas multaj tekstetoj), sed oni neniel devas kaj ne premu sin fari tion. Prefere oni kunhelpu "ekster la limoj de sia nuna loĝloko" kaj kunhelpu fari novajn paĝojn pri komunumoj en Francio aŭ riparu paĝojn en Italio, anstataŭ tre patriotisme fari novajn tekstojn pri tre etaj vilaĝoj en Svislando (aŭ Finnlando aŭ Rumanio aŭ aŭ...). Ankaŭ necesas atenti ke bona vikipedia artikolo ne rajtas esti "orfa", do aliaj paĝoj devas havi internajn ligilojn al ĝi. Se vilaĝo menciatas en la teksto de sia komunumo, tio estas nur unu ligilo, ĉu sencas en paĝo de distrikto per nomoj mencii ĉiujn vilaĝojn, dependas kiom da entute estas. Se distrikta artikolo konsistas el tri frazetoj kaj poste longega listo de 392 vilaĝoj, tiam la listo aspektas misproporcia. Mi supozas ke nove fari aŭ aktualigi la tekstojn de la nunaj, malpli multaj komunumoj jam estos sufiĉe granda tasko. @DidiWeidmann vere faris grandan laboron, kovrante tutan Svislandon per komunumaj artikoloj. Indas savi tiun laboron per adapto al novaj cirkonstancoj. Kaj bonas pli uzi vikidatumojn, kiuj ankoraŭ ne estis tiom evoluintaj kiam Didi faris sian laboron. Do, se vi volas fari unu, kvar aŭ sep tekstojn pri svisaj vilaĝoj, kiuj ankoraŭ ne havas esperantan tekston, bonvenon. Sed ne senti vin devigita nun pri ĉiuj 4927 restaj vilaĝoj sen esperanta teksto fari miniaturan paĝon nur el unu frazo. Tio eblas en la angla vikipedio, sed ĉi tie fakte la minimumaj atendoj estas pli altaj, tiom altaj ke eĉ malgrandan, modestan tekston laŭ tiu nivelo ne eblas fari 4927-foje. ThomasPusch (diskuto) 02:47, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]