Diskuto:Tutmonda Esperantista Junulara Organizo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ŝatus trovi ĉi tie ion pli pri la rilato al UEA - ekzemple, ekde kiam ĝi estis ĝia junulara suborganizo. -- Paŭlo 01:33, 1. Aŭg 2004 (UTC)

Tion legu en la jarlibro: mi aldonas citaĵon el la paĝo 50, JL 2004. Marteno --62.131.140.230 22:49, 14. Jul 2005 (UTC)

Nomo de estrarano[redakti fonton]

En la prezento de la nova estraro en paĝo de TEJO unu el la estraranoj nomiĝas Klara Értl. En ĉi tiu Vikipedio ekzistas artikolo pri Klára Ertl kaj ankaŭ en alia TEJO-paĝo ekzistas Klára Ertl. Mi forte supozas, ke temas pri la sama persono. Ĉu iu scias kio estas la ĝusta nomo?--LoMo600 (diskuto) 18:21, 19 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Klára Ertl. Jam korektigite en la anonco. LukiZ (diskuto) 07:43, 20 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Ruĝa ligilo[redakti fonton]

Ĉu iun informon oni povus aldoni pri la TEJO-grupiĝo Junaj Amikoj de Esperanto??? Se ne, se ekzemple nur statistike temas pri la plej junaj TEJO-anoj sub certa aĝlimo, tiam estus saĝe forpreni la ruĝan ligilon, sed pli bone kompreneble estas aldoni informojn. Sincere ThomasPusch (diskuto) 12:50, 20 nov. 2022 (UTC)[Respondi]