Diskuto:Usona Unio de Civilaj Liberecoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esperantigita Nomo[redakti fonton]

Ĉu "Usona Asocio por Civilaj Liberecoj", pli aŭ malpli taŭgas? Sj1mor (diskuto) 15:44, 14 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Amuze, ke mi ekzakte samtempe estis ĉe traduko de la sama artikolo. Eble vi vidis la ruĝan ligilon en la paĝo NDAA 2012, kiun mi antaŭ 2 horoj adaptis. Sed ne estas problemo. Mi povas vidi ĉu mi ankoraŭ povas enplekti ion de mia tradukaĵo. Mi dirus ke "Unio" por la angla Union sonas tre kiel ŝtata aŭ superŝtata unuo (Sovetunio, Afrika, Barata Unio ktp), sed "Asocio" aspektas kiel tradukinda per angla association. Krome mi kiel eŭropano preskaŭ aŭtomate pensas pri "sindikato" kiam mi aŭdas aŭ vidas la anglan Union, des pri tio ĉi tie kompreneble ne temas. Bona alternativo al "Unio" estas la vorto "Unuiĝo", kiu estas ekzakta sinonimo de asocio sed komenciĝas per "Un". Do mi proponas nomon "Usona Unuiĝo de Civilaj Liberecoj".
Fek, nun mia tradukaĵo malaperis en fajrovulpo. Ne gravas, unufoje mi "oferis ion al la dioj". ThomasPusch (diskuto) 18:01, 14 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Unuiĝo ŝajnas al mi bona kaj taŭga solvo. Gratulojn - Sj1mor (diskuto) 19:39, 14 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Jes ja de NDAA 2012. Tutcerte vi estas bonvena aldoni al la artikolo. Dankon pro via kontrolo. Amike - Sj1mor (diskuto) 21:13, 14 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi aldonis novajn sekciojn de la germanlingva artikolo. Tiuj ja estas gravaj por doni pli kompleta kaj pli balancita superrigardo. Dankon pro la instigo. Sj1mor (diskuto) 06:39, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus en la multaj ruĝaj ligiloj kiujn vi metis, atentis la vorton membrokotizo, fakte tio estas baza vorto kotizo, kaj cerbumis kio estus la vikidatuma ero por kotizo, en Esperanto tre ofta vorto, sed kutime ne tradukata nacilingven. Germana vorto estus Beitrag (fakte laŭvorte kontribuo, kio en Esperanto jam estas tute alia vorto), la koncerna vikidatuma ero informas ke estas artikoloj nur en la germana kaj sveda (Bidrag), kio iel ne povas esti, la anglaj vortoj pri kiuj mi pensas "grant, contribution, share, subscription, quota" ĉiuj ne plene taŭgas, france mi nur pensas pri frais, sed tio pli estas elspezo aŭ kosto (ĉiu kotizo ankaŭ estas elspezo por la kotizanto, sed tio ne klarigas la tutan koncepton), kaj mi ankoraŭ havas voraton Middelkoop nl-eo-nl, kiu informas ke kotizo estas Bijdrage (sen io en wiki.nl, do kiel germane Beitrag aŭ svede Bidrag - fakte ĉio laŭvorte signifas kontribuo, kaj kiel la vorto kontribuo povas esti materia aŭ nemateria dono al komuna projekto / eble elspezo). Kiel vi tradukus la vorton kotizo al la angla, franca aŭ hebrea? ThomasPusch (diskuto) 18:44, 14 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

La angla grant ja inverse priskribas donon de mono de pli granda unuo al individuo (aŭ subteninda agado), do prave pli korespondas al gratifiko, monsubteno aŭ subvencio... do vere ĉi tie ne tre taŭgas, kvankam ankaŭ "grant" rigardeblas "kontribuo" (al iu individuo, nur en kazo de tre-riĉulo, konsiderebla "institucio", de la individuo). ThomasPusch (diskuto) 19:01, 14 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Oni povas legi pri membrokotizo en membership fee (d:Q1992300), sed male al la anglalingva titolo artikolo ankoraŭ ne haveblas en la angla. Sj1mor (diskuto) 19:11, 14 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Trafa trovo pri membrokotizo! Ĉe la angla paĝo en:fee mi cetere jam estis, sed ne pensis pri tio serĉi apartan titolon membership fee, kiu angle ĉiukaze ne estintus, kaj la esperanta ekvivalento al fee, takso, estas io tute alia ol kotizo. Vidu, estas multaj vortoj kiam mono ŝanĝas la posedanton, kaj ŝajnas ke aparte tiuj konceptoj ne estas interlingve klare ordigitaj. Kiu havas unu nuancon en unu lingvo havas alian en alia... ThomasPusch (diskuto) 19:39, 14 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi permesis al mi simple traduki la hebrean tekston por nova teksto membrokotizo, ĉar ĝi ŝajnas al mi trafa priskribo, menciis ĉion kaj tamen estis konciza, fokusita pri la esenco. Nun la tekstoj pri kotizo ĝenerale kaj membrokotizo specife bone konordiĝas. Ankoraŭ estas la demando ĉu la esperanta, sveda kaj germana teksto pri kotizo/Beitrag/Bidrag vere estu en unu vikidatuma ero aŭ en du, ĉar ili havas aliajn nuancojn. Sed tamen estas pli-malpli sama temo. Kaj kompreneble estis amuze foje fari tekston el la hebrea, ĉar kompreneble mi lo medaber ivrit biĥlal. ThomasPusch (diskuto) 22:36, 14 nov. 2023 (UTC)[Respondi]