Interne dislokita persono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Dislokita persono)
Civitanoj en Kongo fuĝas de sia vilaĝo post fajroj dum la Nord-Kivu-milito en 2008

Interne dislokita persono (angle: internally desplaced person, IDP ) estas iu, kiu estas devigata fuĝi de sia hejmo aŭ loĝloko, sed kiu restas ene de la limoj de sia propra lando. Ĉi tio signifas, ke interne dislokita persono jure ne samas al rifuĝinto, kiu ankaŭ forlasas sian landon. Interne dislokitaj personoj ofte havas la samajn kialojn kiel rifuĝintoj por forlasi sian hejmon, ekzemple pro milito aŭ alia perforto.

En 2006 ekzistis ĉirkaŭ 24,5 milionoj da IDP-oj en 52 landoj tutmonde. Afriko estas la kontinento kun la plej multaj dislokitaj personoj; 11,8 milionoj trans 21 landoj. La plej grandaj grupoj de interne dislokitaj personoj troviĝas en Kolombio, Irako, Sudano, Kongo-Kinŝasa kaj Azerbajĝano.

Helpo[redakti | redakti fonton]

Laŭtakse 5 milionoj da interne dislokitaj personoj en 11 landoj ne ricevas sufiĉan humanitaran helpon de sia propra registaro.

Male al rifuĝintoj, ne ekzistas internacie agnoskita homama instanco, kiu kompromitas protekti kaj helpi interne dislokitaj personoj. Ankaŭ ekzistas neniu internacia traktato, kiu specife rilatas al interne dislokitaj personoj, dum tiaj traktatoj ja ekzistas por rifuĝintoj. Ekzistas, tamen, la Internal Displacement Monitoring Center (IDMC), kiu interalie okupiĝas pri la mapado de la nombroj de interne dislokitaj personoj en ĉiu lando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

(angla) Milito kaj dislokiĝo, ICRC

(angla) Internal Displacement Monitoring Center (IDMC), Norvega Konsilio pri Rifuĝintoj

Noto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la samtema artikolo en la nederlanda vikipedio je la 2-a de novembro 2019.