Distrikto Burgenland (ĝis 2007)
Tiu ĉi artikolo temas pri la distrikto Burgenland en la germania federacia lando Saksio-Anhalto. En Aŭstrio ekzistas samnoma federacia lando Burgenland. |
ATENTU: La 1-an de julio 2007 el la malnovaj distrikto Burgenland kaj distrikto Weißenfels kreiĝis la nova distrikto Burgenland (germane Burgenlandkreis). Ĉi tie priskribiĝas la malnova distrikto!
Distrikto Burgenland | |
---|---|
Origina nomo | Burgenlandkreis |
Administrado | |
Estas parto de | Saksio-Anhalto |
Administra centro | Naumburg (Saale) |
Demografio | |
Loĝantaro (laŭ la stato de 2002) | 139,353 |
Loĝdenso | 134 loĝ./km² |
Geografio | |
Areo | 1.040,95 km² |
Distrikto Burgenland sur la mapo de Saksio-Anhalto | |
Kodoj | |
ISO 3166-2 | DE |
Aŭtaj kodoj | BLK |
Eksteraj paĝoj | |
La oficiala paĝaro | |
La distrikto Burgenland (germane: Landkreis), per la jen priskribaj datumoj ĝis la 1-a de julio 2007 situis en la sudo de la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. La urbo Naumburg (Saale) estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1.040,95 km² loĝis 139.353 homoj; do meznombre 134 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio-Anhalto la koncerna nombro estas 124, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la tiutempa distrikto Burgenland estas signita per 7.
Najbaraj distriktoj estis norde Merseburg-Querfurt (12) kaj Weißenfels (19), la saksa distrikto Leipziger Land en la nordoriento, la turingiaj distriktoj Altenburger Land en la oriento, Saale-Holzland, Weimarer Land kaj la eksterdistrikta urbo Gera en la sudo, kaj en la okcidento la distriktoj Sömmerda kaj Kyffhäuser (ĉiuj turingiaj).