Distrikto Ibrány
Etoso
Distrikto Ibrány | ||
---|---|---|
Distrikto | ||
distrikto de Hungario [+] | ||
Lando | Hungario | |
Regionoj | Norda Ebenaĵo, Departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg | |
Ĉefurbo | Ibrány | |
- koordinatoj | 48° N, 22° O (mapo)48.1166666721.76666667Koordinatoj: 48° N, 22° O (mapo) | |
Akvokolektejo | 304,91 km² (30 491 ha) [+] | |
Areo | 304,91 km² (30 491 ha) [+] | |
Loĝantaro | 21 954 [+] (1-a de oktobro 2022) | |
Denseco | 72 loĝ./km² [+] [+] | |
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | |
![]() |
||
Distrikto Ibrány | ||
La Distrikto Ibrány[ibrAnj], (hungare Ibrányi járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg. Ĝi situas sur ebenaĵo laŭ Tiso en la nordokcidenta parto de la departemento (en la nordorienta parto de la lando).
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d9/Ibr%C3%A1nyi_j%C3%A1r%C3%A1s.png/220px-Ibr%C3%A1nyi_j%C3%A1r%C3%A1s.png)
La distrikta ĉefurbo estas Ibrány, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ alia urbo kaj grandvilaĝo, la ceteraj 5 estas vilaĝoj.
La areo estas 304,91 km², kie loĝas 23 850 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo, (fruktoj, terpomoj) kaj bestobredadoj.
Historio[redakti | redakti fonton]
Simila distrikto funkciis jam en la historio, sed ĝi havis la nomon „Malsupra Dada” kun la ĉefurbo "Gáva". La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.
Komunumoj[redakti | redakti fonton]
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Ibrány
- alia urbo: Nagyhalász
- grandvilaĝo: Gávavencsellő
- vilaĝoj:
- Buj
- Tiszabercel, kiu administras ankaŭ vilaĝon Balsa
- Tiszatelek, kiu administras ankaŭ vilaĝon Paszab
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio