Distrikto Jászberény

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Distrikto Jászberény [jAsberEnj] (hungare Jászberényi járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok. Ĝi situas sur ebenaĵo en la nordokcidenta parto de la departemento (en la meza kaj iomete norda partoj de la lando).

Distrikto Jászberény en Hungario

La distrikta ĉefurbo estas Jászberény, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ aliaj 2 urboj, la ceteraj 6 estas vilaĝoj.

La areo estas 617,01 km², kie loĝas 50 852 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo, (fruktoj, legomoj, tritikoj, maizoj) kaj bestobredadoj. En Jászberény ankaŭ la industrio donas laborlokojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu areo kune kun Distrikto Jászapáti estis aŭtonomio de jasoj kun ĉefurbo Jászberény. Baldaŭe simila distrikto funkciis ĉi tie, al kiu Distrikto Jászapáti aliĝis en 1961. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • la datenoj venis el la Hungara Vikipedio