Distrikto Kiskundorozsma

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Distrikto Kiskundorozsma aŭ ’’Distrikto Cis-Tiso’’ estis historia distrikto en Hungario en Csongrád (historia departemento). Ĝi situis sur ebenaĵo laŭ dekstra bordo de Tiso en la sudokcidenta parto de la departemento (en la meza parto de la reĝlando).

Mapo pri Csongrád en 1890, kie Distrikto Kiskundorozsma estas montrita per ruĝa ’’’1’’’

La distrikta ĉefurbo estis Kiskundorozsma, kiu situis apud signifa urboSzeged. Tiu urbo ne apartenis al la distrikta sistemo, tial ĝi ne povis esti distrikta ĉefurbo.

La loĝantoj okupiĝis pri agrikulturoj (precipe pri tritikoj kaj maizoj), fiŝkaptadoj, bredadoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu areo en 1886 oni nomis konstantan ĉefurbon Kiskundorozsma, pli frue tiu komunumo estis la administrejo, kie loĝis la distriktestro. Post Traktato de Trianon la plej suda parto estis forigita al la estonta Jugoslavio. Pri la malnova historio menciindas, ke la areo preskaŭ ne estis loĝata post dominado de turkoj. Komence oni konstruis eksterajn kamparajn loĝdomojn (farmojn). el tio formiĝis komunumoj.

Komunumoj restintaj en Hungario[redakti | redakti fonton]

Komunumo aligita al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]