Martigny (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Distrikto Martigny)
Distrikto Martigny
Blazono de la distrikto Martigny
Martigny
Mapo de la distrikto Martigny
Distriktoj de Kantono Valezo
Kantono Valezo
Ĉefloko Martigny
Koordinatoj  46° 6′ N 7° 4′ O / 46.100 °N, 7.067 °O / 46.100; 7.067 (mapo)Koordinatoj: 46° 6′ N 7° 4′ O / 46.100 °N, 7.067 °O / 46.100; 7.067 (mapo)
Nombro de loĝantoj 42257 (2012-12-31)
Areo 263,5 km²
Loĝantardenseco 160,4 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2307
vdr


La Distrikto Martigny (en la franca lingvo District de Martigny; en la germana lingvo Bezirk Martinach) estas administra unuo de Kantono Valezo. Ĝi havis 42257 loĝantojn la 31-an de decembro 2012. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Martigny.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Distrikto Martigny situas en la mezo de Suba Valezo ĉe la turniĝo de la rivero Rodano. En Martigny disbranĉiĝas la du gravaj alpaj vojoj al de Laŭzano al Granda Sankt-Bernardo kaj de Laŭzano al Sempiono-Pasejo.

Komunumoj de la distrikto Martigny[redakti | redakti fonton]

La distrikto Martigny konsistas (stato en 2011) el 23 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Martigny estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2011-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Bovernier Bovernier 841 12.9 6131
Charrat Charrat 1532 7.6 6132
Fully Fully 7853 37.8 6133
Isérables Isérables 883 15.3 6134
Leytron Leytron 2758 26.9 6135
Martigny Martigny 16345 24.9 6136
Martigny-Combe Martigny-Combe 2240 37.7 6137
Riddes Riddes 2732 23.9 6137
Saillon Saillon 2236 13.7 6140
Saxon Saxon 4698 23.2 6141
Trient Trient 148 39.6 6142
Totale 11 42257 263,5 2307

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 13-a jarcento Martigny apartenis al la episkopo de Siono, kies subvokto administris la subvoktejon, kiu situis inter la teritorioj de la Abatejo Sankt-Maŭrico kaj la Grafolando Savojo. Pro suferado sub la regionaj konfliktoj kaj la malpovo de la episkopo protekti la civitanojn de Martigny, ili en la jaro 1351 metis sin sub la protekto de la Grafoj de Savojo. Kiam la Suba Valezo en la jaro 1475 estis konkerita de la Valezaj Dekonoj, Martigny denove fariĝis havaĵo de la episkopo. Post la Helveta Revolucio de 1798 la episkopa subvoktejo fariĝis distrikto de la Helveta Respubliko kaj en 1802 dekono de la Valeza Respubliko.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]