Distrikto Nagykáta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Distrikto Nagykáta [nadjkAta] (hungare Nagykátai járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Meza Hungario, en departemento Pest. Ĝi situas en Granda Hungara Ebenaĵo en la orienta parto de la departemento (en la meza parto de Hungariio).

Distrikto Nagykáta en Hungario

La distrikta ĉefurbo estas Nagykáta, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ 2 aliaj urboj kaj 2 grandvilaĝoj, la ceteraj 11 komunumoj estas vilaĝoj.

La areo estas 710,12 km², kie loĝas 74 168 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturoj, (fruktoj, legomoj, tritikoj, maizoj) kaj bredadoj, krome multaj laboras en Budapeŝto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence nomo de tiu distrikto estis „Distrikto Supra Kecskemét” kun la ĉefurbo Nagykáta. La distrikto prenis la nunan nomon en 1898. Ĝis 1950 ĝi apartenis al departemento Pest-Pilis-Solt-Kiskun. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.

Komunumoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • la datenoj venis el la Hungara Vikipedio