La Distrikto Rügen (germane: Landkreis) situis en la nordoriento (sur samanoma insulo) de la federacia landoMeklenburgo-Antaŭpomerio de Germanio. La urbo Bergen auf Rügen estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 973,92 km² loĝas 72.663 homoj; do meznombre 75 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Meklenburgo-Antaŭpomerio la koncerna nombro estis 87, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo Distrikto Rügen estas signita per 11.