Distrikto Saale-Holzland
Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Turingio |
administra sidejo: | Eisenberg |
areo: | 816 km² |
enloĝantoj: | 89827 (fine de decembro 2006) |
aŭtokodo: | SHK |
La distrikto Saale-Holzland [prononco "Zale-Holclant"] - germane Saale-Holzland-Kreis - situas en la germana federacia lando Turingio. Ĝia administra sidejo estas la urbo Eisenberg. La distrikto, kiel indikas la nomo, karakteriziĝas per la rivero Saale kaj la pejzaĝo "Holzland", laŭlitere "lignolando", kio klare indikas pri abundaj arbaroj.
Najbaras la distrikto Burgenland norde, la eksterdistrikta urbo Gera kaj la distrikto Greiz oriente, la distriktoj Saale-Orla sude, Saalfeld-Rudolstadt sudokcidente kaj Weimarer Land plus la eksterdistrikta urbo Jena okcidente.
Eksteraj ligiloj
greke oficialaj paĝoj de la distrikto (germanlingvaj)
|