Distrikto Tiszafüred
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
La Distrikto Tiszafüred [tisafured] (hungare Tiszafüredi járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok. Ĝi situas sur ebenaĵo laŭ Tiso en la nordorienta parto de la departemento (en la meza parto de la lando).
La distrikta ĉefurbo estas Tiszafüred, kiu estas urbo, la ceteraj 6 komunumoj estas vilaĝoj.
La areo estas 417,05 km², kie loĝas 18 988 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo, (fruktoj, tritikoj, maizoj) kaj bestobredadoj.
Historio[redakti | redakti fonton]
Tiu distrikto funkciis jam inter 1886-1983, sed ĝis 1950 ĝi apartenis al Heves (historia departemento). La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.
Komunumoj[redakti | redakti fonton]
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Tiszafüred
- vilaĝoj:
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio